Esperanta Civito

Goldoni honora gasto de "Literatura Foiro"

La Goldoni-temo okaze de la 300-jariĝo de la eminenta dramverkisto estas unu el la akcentoj en la februara numero 225 de Literatura Foiro, per eseo de Carlo Minnaja, mem tradukinto de Carlo Goldoni en esperanton. Fakte en ĉiu numero de la 38a jarkolekto de la revuo oni legos pri Goldoni kaj ghuos sur la kovrilpaghoj belajn paŝtelajn desegnaĵojn kreitajn surbaze de liaj verkoj.

Ĉi-foje la uverturo ne estas poemo sed frazoj de Albert Camus plukitaj de ie kaj tie. Sed poezion oni trovos interne: originalaj hajkoj de Christian Rivière plezurigos la ŝatantojn de ĉi tiu fajna versa formo.

Perla Martinelli konvinke klarigas kial ŝi ne vochdonis por la 9a Oficiala Aldono. Donald Broadribb kontribuas al la semantika debato pri la altrudo de etnolingvaj signifoj al esperantaj vortoj (ekinta en LF 220). Giorgio Silfer komparas la decidon de la Lingva Komitato de Esperantio kun tiu de la Akademio de Esperanto, pri la surogataj alfabetoj.

Koincide kun la centjariĝo de la Ido-skismo, en la februara numero la abonantoj trovas la unuan parton de studo de Claude Gacond pri la vivo kaj didaktika kontribuo de markizo Louis de Beaufront, kiu daurigos en la sekvaj numeroj ĝis la jarfino, por esplori lian kontribuon por nia lingvo. Geremi Gishron recenzas la libron Mi estas homo, kun verkoj de Zamenhof, eldonitan pasintjare de Sezonoj.

Vilhelmo Lutermano prezentas la libron Sur la marmorklifoj de Ernst Junger  tradukitan de Bertil Nilsson, kiun LF-koop eldonis en 2006. La poemaron Pulsas la viv'  de Lucija Borĉiĉ recenzas Julian Modest.

Pri elektroniko kaj kulturo meditas en sia eseo Radoslaw Nowakowski. Giorgio Silfer pozitive recenzas la filmon de Ramòn Barea La pedal-aŭto.

Zofia Banet Fornalowa respondas al la artikolo de Roman Dobrzynski kaj la letero de Louis Christoph Zaleski-Zamenhof aperintaj en la decembra numero 224, pri La Zamenhof-Strato. En la leterksto: Christian Declerck kaj Rolfo, ankau respondo de la Esperanta PEN-Centro al Rolfo -- el kio oni akiras pliajn pruvojn pri  diversaj komplicecoj kun Aldo de' Giorgi, kiu ja estis Paula Mahrti.

La Esperanta PEN-Centro komunikas pri siaj du kandidatoj por la literatura Nobel-premio: unu estas Umberto Eco, la dua eliris el kvino da esperantaj verkistoj (Boulton, Fernàndez Martìn, Nemere, Silfer, Ŝtimec).

Mi restas en la Civito, fiera titolas sian novjaran salutmesaĝon la eliranta Konsulo de la Esperanta Civito, prof. d-ro Walter Zelazny.

Revuon Literatura Foiro posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Ĝi estas organo de la Esperanta PEN-Centro kaj oficiala informilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Ĉefredaktoro Ljubomir Trifonĉovski. Redakcia adreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), retadreso lofo [ce] softhome.net. Perantoj en 38 landoj. Internacia
abontarifo 33,- EUR, aervoja suplemento 8,- EUR. Rabatoj por Esperantaj Civitanoj en Orienta Eŭropo (50%), Afriko (50%) kaj Latin-Ameriko (33%). Provekzempleron petu de la administrejo: CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds
(Svislando): rete lf-koop [ce] esperantio.net.

Leginda revuo, daŭre je via dispono!

[HeKo 324 8-B, 27 feb 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0522 s s 
  Total: 0.0668 s s