Esperanta Civito

Kiu perdigas subvenciojn al TEJO? Buller akuzita


"Ni perdis monon de subvencio pro tio, ke ni aplikis dungoformojn pri kiuj, malgraŭ niaj perpleksoj, la pasinta direktoro Osmo Buller forte asertis ilian akcepteblon fare de la Eŭropaj instancoj"
deklaris prezidanto Michael Boris Mandirola al la Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, 14 aŭgusto 2016. "Ni klarigos pri kiom da mono temos, kiam EU-instancoj decidos kiom el niaj deklaritaj dungoj (ja malsamas la dokumentoj por la malsamaj deklaritaj laboristoj) ne estas akcepteblaj kaj sekve kiom da mono ni devas redoni."

Laŭ s-ro Mandirola, la sola kulpo de la TEJO-estraro estas, ke "ni akceptis miskonsilojn [de Buller], sed nun tiuj aferoj ne plu okazos kaj la subvencioj estas prizorgataj en multe pli atenta maniero."

Sed s-ro Buller ne konsentas esti la propeka kapro, kaj replikis: "Mi ne asertis tiun akcepteblon. Mi diris nur, ke la pago de salajro kontraŭ fakturoj estis la sola maniero povi entute pagi ekstereŭropano(j)n, ĉar normala dungo ne estis ebla pro tio, ke por la sama posteno estis kompetenta kandidato ankaŭ el EU-lando."

Kaj li resendis la pilkon bumerange: "Tiu ĉi tuta kaĉo tre verŝajne estus evitita, se TEJO estus farinta la raporton pri la administra subvencio ĝustatempe, t.e. ĝis la fino de februaro 2016. Tio ne okazis kaj la raporto estis fine farita nur meze de majo post la ricevo de ultimato de EACEA, ke ĝi estu tuj liverita. Tio evidente vekis suspektojn en Bruselo kaj kaŭzis, ke la haste kompilita raporto estis multe pli detale kontrolita ol okazus en la kazo, ke ĝi estus farita ĝustatempe."

Prezidanto Mandirola faris paraton: ne temus nur pri unufoja aserto en specifa okazo, sed "ankaŭ kaj ĉefe pri la estrarkunsido en novembro, dum kiu Osmo konfirmis al ni ke la planita deklaro de procento de la laboro de UEA-oficistoj kaj de la oficistoj pagataj de TEJO fakture ne estus problema." Kaj li kontraŭatakis: "Mi pensas ke la kaĉo estis evitebla kontaktante ĝustatempe EACEAn (kion Osmo forte malkonsilis fari) kaj demandante pri kiuj estas la akcepteblaj aferoj kaj kiuj ne. La raportoj estas ja kontrolitaj kaj, kiel Osmo memoras, TEJO jam havis pro sia jura statuso gravajn raportajn problemojn la lastan fojon kiam ĝi petis la administran subvencion en 2011 kaj pli frue en la komenco de la jarmilo. [...] Prezentante raporton ĝis la fino de februaro, ni havintus la samajn problemojn."

Kaj lasta punŝoto: "Mi ne diras ke Buller kulpas pri ĉio. Tamen li estis ĝenerala direktoro ĝis majo kaj oni ne povas forigi de unu tago al la alia siajn proprajn respondecojn kaj la konsekvencon de siaj agadoj. Mi atendas pardonpeton de tiu kiu dum jaroj sintenis juĝeme kaj bareme, kaj kiu poste konsilis al ni aferojn kiuj perdigis monon al TEJO."

Ĉu TEJO petos de s-ro Buller mem redoni el sia propra poŝo la monon al EU?

[HeKo 610 3-A, 18 aŭg 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0593 s s