Esperanta Civito

Detlev Blanke, la lasta "pura kaj dura" kamarado


D-ro Detlev Blanke subite forpasis hieraŭ en Berlino, 75-jaraĝa. Li lasas vidvinon kaj orfinon, al kiuj iras nia kondolenco.

En oficialaj biogramoj kaj nekrologoj oni prave substrekas lian multflankan aktivecon kiel esperantologo kaj interlingvisto. Por kompletigi la bildon el historiografia vidpunkto necesas ankaŭ emfazi lian rolon kiel kulturpolitika referenculo de almenaŭ du generacioj de esperantistoj en Orienta Eŭropo.

Detlev Blanke estis la sincera komunisto kiu laboris por kaj per nia lingvo en totalisma reĝimo. Lia konduto estis ekzemplo por multaj en la nun eksa sovetia areo, inkluzive de tiuj, kiuj ne estas plu devigataj al certa ortodoksio, ĉar la malvarma milito finiĝis delonge, kaj kun la malvenko de la partio de Detlev Blanke. Tiusence lia influo etendiĝas en Esperantio longe trans la falo de la Berlina muro, kaj estas ankoraŭ perceptebla en la aksiologia fono de la lasta sociologia verko de d-ro Zbigniew Galor, ekzemple.

La pensmaniero (pli ol la ideologio) kondukis d-ron Blanke (kaj liajn proksimulojn, tiel oriente kiel okcidente) apliki al unu internacia asocio la saman paradigmon kiun kreas certa vizio pri La Partio. Vizio kiu ne tre diferencas de la kristane fundamentisma: mankas nur dio kaj latino -- "extra ecclesiam nulla salus".

Ne ĉiuj esperantistoj marksisme orientitaj aplikas sian politikan elekton same kiel Blanke faris. Eble la germano superis ilin en ideologia kohero, sed aliflanke postrestis ilin en politika pragmatismo. Ĉi-lasta manko markis plej negative la rolon de Blanke en Esperantio, kiam ne temas pri la (inter)lingvistika kontribuo de la Doktoro, sed pri la strategia analizo de la Kamarado. Blanke restos en la historio kiel korifeo de la antiraŭmismo, specife pro sia forta atako kontraŭ la Esperanta Civito, en la organo de UEA, majo 2001 (tiam nur dumonate malfrua, kompare kun la nuna, jam kvarmonate). Sed kiel ni diris, ne ĉiuj kamaradoj samopiniis: sufiĉas mencii c-anon Kep Enderby.

[HeKo 610 6-A, 21 aŭg 16]

C-ano Marek Bamberski komentarias:
Leginte la supran artikolon mi demandas min, ĉu la Esperanta Civito ne estas hazarde kriptokomunista organizo?

La redakcio respondas:
En Esperantio la Civito estas la sola subjekto kie aperte kunvivas diverĝaj politikaj tendencoj. Komunistoj situas en unu el ili (la Ruĝa grupo), kiu de ĉiam estas minoritata. Ja ankaŭ ili estas parto de la esperanta popolo, same kiel moderuloj el kristana inspiro (la Blanka grupo). Vi tion scias, estinte kandidato de la Ruĝa Listo dum du balotoj.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0580 s s