Esperanta Civito

Granda malkvieto pro la sorto de la UEA-organo


Granda malkvieto pro la sorto de la UEA-organo, post la eksiĝo de Fabrício Valle. La hungara  redaktoro elektita de la estraro de UEA fine de februaro 2016 en ses monatoj produktis nur du numerojn, el kiuj la unua (maja) aperis meze de junio, kaj la dua (junia) nur fine de aŭgusto.

Nordeŭropa skandalema retgazeto laŭ sia kutimo rapide laŭtis pri alies problemoj, tiel ke s-ro Attila Kaszás reagis kun sarkasmo: "Foje estas mirinda la bonvolo kaj subtenemo de Libera Folio kaj de siaj komentantoj. Laŭ la malnova diraĵo 'Kiu havas tiajn amikojn, ne bezonas malamikojn.' :) Kara Yves, kara Kalle! Mi vere ne ŝatus, ke vi enuiĝu, mi volonte plusendas al vi la ricevitan viruson, ke vi ankaŭ ludu kun ĝi. Bonan amuziĝon!"

Kaj al la atentigo, ke la negativaj komentoj de legantoj ne engaĝas la redakcion de LibFol (kies enhavon tamen pli ol 70-procente kunkreas komentoj...), li plu reagis: "Distingi certe eblas inter artikolisto kaj komentanto, nur inter la 'bonintenco' de duafoja sensacieme tendenca titolodonado kaj mencio de tradiciaj pretekstoj malfacilas..."

La ĥoron de la krucumantoj dirigentas UEA-eksoficisto, Francisco Javier Moleón: verŝajne li eĉ kreis retpaĝon por ĝisdatigi la kalkulon pri malfruo. Estas vere, ke Attila Kaszás mem metis sin en la kaptilon, ĉar li havas la ĉefan respondecon. Sed estas ankaŭ oportune demandi sin, ĉu li ne estas nur fikcia kontraŭparto, al kiu la liberfola hundaro graŭlas, bojas kaj fine hojlas por ke oni ne adresu la atenton al pli profunda problemo: la krizanta UEA-sistemo mem. Kontraŭ kiu ĝuste la eventuala eksiĝo ankaŭ de s-ro Kaszás (laca pro tiom da sagoj sen sagaco) estus plia pioĉofrapo.

Ĉiukaze, HeKo ne aliĝas al tiu krucuma ĥoro, kiu certe estos pli laŭtona post sia Fina Venko...

[HeKo 610 7-A, 22 aŭg 16]

S-ro Francisco Javier Moleón komentarias:
Mi ne kreis tiun malfru-kalkulan retpaĝon.

La redakcio respondas:
Tamen vi estis la unua kiu diskonigis ĝin, tra propra afiŝeto en LibFol. Kurioza koincido.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0905 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0558 s s 
  Total: 0.1463 s s