Esperanta Civito

Dua kongresa numero de Heroldo en 2016


Akurate pretas la dua kongresa numero de "Heroldo de Esperanto" (2261, aŭ 11:2016), kiu kovras la eventojn en Esperantio ĝis 21 aŭgusto 2016. En sia dua kaj kvara paĝoj ĝi kompletigas la informojn pri la 101a Universala Kongreso, dum la tria paĝo estas dediĉita precipe al la unua ARTE - Arta Renkonto Transnacia en Esperanto.

En la unua paĝo eblas legi analizon pri la malfacila momento de UEA kaj TEJO: organize krizanta tiu, dum finance frapita ĉi tiu. Interesa nekrologo pri Paul Gubbins estos komplete legebla en la redaktata oktobra numero de "Literatura Foiro". Funde rimarkindas la ĉefa parto de la parolo de EU-komisionano Vytenis Andriukaitis dum la eŭropa konferenco en Nitro, 29 aŭgusto 2016.

La gazeton "Heroldo de Esperanto" ĝis la fino de ĉi tiu jarkolekto posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Ekde 2017 ĝin transprenos Sociala Grupo Lexus en Brazilo. La nunaj redakcianoj konsentis individue plu kunlabori, laŭ invito de Fabrício Valle.

[HeKo 610 8-B, 23 aŭg 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0169 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0620 s s