Esperanta Civito

EU-komisionano pri esperanto en Eŭropa Unio


Vytenis Andriukatis, la litova membro de la EU-Komisiono, prelegis en esperanto dum la internacia lingvopolitika konferenco en Nitro, 28-29 julio 2016. Interalie li diris:

"Por mi persone esperanto havas klaran ligon kun la lukto kontraŭ devigo. En la sovetia tempo la uzo de esperanto estis protesto kontraŭ la reganta rusa lingvo, kiun oni devigis al ni uzi. En la disidenta movado mi proponis paroli esperanton anstataŭe -- kiel simbolo de humanismo kaj demokratio."

"Do, kiel juna viro mi lernis tiun lingvon, ĉar mi estis inspirita de ties interna ideo, la idealo de mondo en paco. La instiga idealo de Doktoro Ludoviko Zamenhof, kiu iniciatis esperanton, estas ofte miskomprenata: Paco, bazita sur egalaj rajtoj kaj justeco. Esperanto estas nur ilo, kvankam tre grava io, por helpi atingi tiun idealon. Tiu idealo interkroĉiĝas nete kun la celo de Eŭropa Unio, kiun oni foje priskribas kiel la plej sukcesan pacprojekton iam ajn. Ĝi alportis al la dudek ok EU-landoj la plej longan periodon de paco en la historio."

"Kiel Umberto Eco iam skribis, la vivo de Zamenhof povas esti inspiro al ni. Li parolis plurajn lingvojn flue, kaj estis tiel bona ekzemplo de plurlingvismo en praktiko, al kiu EU aspiras. Tamen lia tuta vivo estis regata de pasio defendi la egalan homan dignon de ĉiu homo, evitante ke fortuloj trudu siajn lingvojn al aliuloj. Li komprenis, ke tiu reciproka agnosko de egalaj homaj rajtoj de ĉiuj civitanoj endas por daŭra paco."

La venonta jaro estos la centa datreveno de la forpaso de la iniciatinto de esperanto.

[HeKo 611 2-E, 26 aŭg 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0762 s s 
  Total: 0.0908 s s