Esperanta Civito

ARTE 2017 en Svislando, organizos KCE


La dua ARTE - Arta Renkonto Transnacia en Esperanto okazos en Ĉaŭdefono, dum la tria semajno de julio 2017. La aranĝon organizas Kultura Centro Esperantista, sub la aŭspicio de la Esperanta Civito.

Same kiel la unua, ARTE 2 havos diversajn sekciojn: teatro, muziko, literaturo... La programo antaŭvidas teatraĵojn laŭ diversaj ĝenroj, de la dramo ĝis la kabareto. La muzikon karakterizos artistoj de populara kaj aŭtora kanzonoj, pli ol kantistoj por diskoteko. Ne mankos renkonto kun gravaj verkistoj, kadre de literaturaj kafejoj.

Informoj aperados en la oficiala retejo, la FB-paĝo https://www.facebook.com/ARTE-Arta-Renkonto-Transnacia-en-Esperanto-1426591177638306/notifications/

Artistoj kiuj deziras kontribui al la programo bonvolu skribi al teatro ĉe esperantio.net, dum kce ĉe esperantio.net akceptas aliĝojn kaj mendojn.

[HeKo 611 8-B, 29 aŭg 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0569 s s