Esperanta Civito

Domflegado en Svislando dum aŭgusto 2016


Pro Esperanto aktivis kiel regio dum la lastaj kvar semajnoj en Ĉaŭdefono. La atento estis donita precipe al la Esperanto-Domo de Kultura Centro Esperantista, kie la stabo de Civila Esperanta Servo profesie flegis la eksterajn fenestrojn: ĉarpentaj riparoj, stukado, farbado.

Minoraj intervenoj koncernis la apartamentojn de LF-koop (Elfoneston) kaj de la Esperanta PEN (Pegoneston). En ĉi-lasta la luanto disponigis al la proprietulo la kelon, kiu nun utilas kiel eta staplo.

Ekster la kontrakto de KCE kun la regio situas la prizorgo de la vasta parcelo ĉirkaŭ la Esperanto-Domo. La regio tamen helpis per falĉado, senŝtonigo, elimino de garboj kaj sanigo de la herbejo ĉe la orienta flanko. Ĉi tie la nova luanto de la apartamento sur la unua etaĝo havos propran legomĝardenon: kompense li okupiĝos pri la tuta parcelo.

La kostojn de la domflegado dum aŭgusto 2016 transprenis KCE.

(HeKo 612 8-C, 4 sep 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0576 s s