Esperanta Civito

Sepa internacia konferenco pri Tibeto en Bruselo


Dalai-Lama alvenis hieraŭ al la universitato Saint-Louis en Bruselo, por partopreni la sepan internacian konferencon de la grupoj subtenantaj Tibeton. Tenzin Gyatso, 81-jara, estas la dekkvara Dalai-Lama, spirita ĉefo de la tibetanoj. Li ricevis de la norvega Parlamento la pac-Nobelon en 1989 pro sia neperforta lukto por la liberigo de Tibeto.

Ĉirkaŭ ducent kvindek delegitoj el kvindek landoj diskutas dum tri tagoj la tibetan aferon en la eŭropa ĉefurbo, sed ne en sidejo de Eŭropa Unio. Akceptis lin nur Thomas Mann, kristandemokrata EU-parlamentano prezidanta la Tibetan interesgrupon.

Surbaze de la rezolucio aprobita de la Civita Senato 23 aŭgusto 2007 en Loklo, la okcidenta legacio de la Esperanta Civito ĉeestis hodiaŭ parton de la konferenco, kiel observanto.

(HeKo 613 5-C, 9 sep 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0602 s s