Esperanta Civito

Unua kandidatlisto por la Senato 2017-21

La Verda Listo estas la unua kiu kandidatas por la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, okazontaj 15 decembro 2016, kun la slogano "Por Civito laika, progresema, ekologia", kaj subslogano "De Zamenhof ĝis la Esperanta Civito". Ĝia simbolo estas "Stilizita arbo simila al kverko, kun vasta ne fermita frondaro, centra ne vasta trunko kaj apenaŭ videblaj radikoj".

La Verdan Liston gvidas ankaŭ ĉi-foje virino, kaj unuafoje afrikanino: la eliranta senatano Chamberline Nguefack Zedong el Kamerunio; ŝi estas la unua esperantologino el Afriko. Jen la tuta listo, kun la ĉefa eduklingvo kaj la rezida lando:

1. sen. Chamberline Nguefack Zedong, franca, Kamerunio
2. sen. Giorgio Silfer, itala, Svislando 

3. sen. Marie-France Conde Rey, franca, Francio
4. Kokou Eviényémé Attaglo, franca, Togolando
5. sen. Joël Batila, fjota (kabinda) kaj portugala, Francio 
6. Carmine Dello Spedale, itala, Italio
7. Bernard Henry, franca, Francio
8. sen. Julio Herrero Segura, kastilia, Hispanio
9. sen. Riichi Karibe, japana, Japanio
10. Miroslava Kirova, bulgara, Bulgario
11. Ciril Läng, germana kaj esperanto, Svislando
12. Franco Levi, itala kaj hebrea, Italio
13. Zlatoje Martinov, serba, Serbio
14. Annette/Anetka Mühlemann, franca, pola kaj esperanto, Svislando
15. sen. Margarita Nájera Sepúlveda,  kastilia, Meksiko
16. sen. Frédéric Nimubona, runda kaj franca, Burundio
17. Paolino (Paolo) Penacchio, itala, Italio
18. Désiré Rabevazaha, malagasa kaj franca, Madagaskaro
19. sen. Alphonse Waseka, franca, Kongolando

Entute dek kvar viroj kaj kvin virinoj; dek du en Eŭropo, kvin en Afriko, po unu en Ameriko kaj Azio. Naŭ el ili estas elirantaj gesenatanoj. Kiel kutime la Verda Listo enhavas dek naŭ kandidatojn, do la eblan maksimumon.

La Kortumo estas kontrolonta la regulecon de ĉiu kandidateco.

[HeKo 615 2-C, 19 sep 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0578 s s