Esperanta Civito

Fiaskas la hungara referendumo pri azilpetantoj

La kvorumon ne atingis la referendumo organizita de la Orbán-registaro pri la azilpetantoj. La popolo estis demandita, ĉu Hungario devas akcepti la preskribon de Eŭropa Unio pri la akcepto de rifuĝintoj. La nepartopreno en la referendumo fiaskigis la baloton, same kiel povus okazi por la "ĝenerala voĉdonado" pri la statutreformo de UEA.

Je la origino de la referendumo situas la plano de dislokado de la azilpetantoj, koncentritaj pormomente en suda Eŭropo, precipe Grekio kaj Italio. La plano koncernas 160.000 personojn, el kiuj nur 2.300 asignitajn al Hungario. Ĝenerale, la apliko de la plano malfruas ĉie: pli akurataj estas la nordaj landoj kaj Francio, dum Britio, Germanio kaj orienta Eŭropo plej malfruas.

Lastatempe la EU-Komisiono eĉ provis inkluzivi en la 160.000 la kvoton reĵetitan de Turkio, sed la EU-Parlamento malkonsentis.

La "mislokitoj" (fuĝantoj, rifuĝintoj, azilpetantoj) statistike kreskas sur la planedo: unu homo el cent dek tri estas mislokita. En kelkaj landoj pli ol duono de la loĝantaro konsistas el mislokitoj: ekzemple en Jordanio. La plej malfacila situacio troviĝas en Proksima Oriento, kaj ĝenerale en la teritorioj de la iama otomana imperio.

[HeKo 617 2-E, 3 okt 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0728 s s 
  Total: 0.0871 s s