Esperanta Civito

Akurate aperis HdE 2263 (13:2016)


"Heroldo de Esperanto" donas esperon al la legantoj de paperaj gazetoj, kaj pro la ambiciaj planoj de la eldononto (sociala grupo Lexus en Ameriko) kaj pro la akurateco de la eldonanto (LF-koop en Eŭropo). Esperon oni bezonas, meze de la krizo de la UEA-organo (du numerojn da malfruo), de la malfacilaĵoj por "Monato" (jam du monatojn orfa je Paul Gubbins), de la baldaŭa papera ĉeso por "La Ondo de Esperanto", kies novembra numero eĉ ne aperos, sed estos kunigita al la decembra (pro sanproblemoj ĉe la redakcio).

La ĵusa numero 2263 (dektria en la jaro, pri eventoj ĝis 3 oktobro 2016) dediĉas la unuan paĝon al la lasta PEN-mondkongreso, pro ĝiaj rilatoj kun la esperanto-delegacio; al la rekorde partoprenita semestro de interlingvistikaj studoj en Poznano; al Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kun nekonataj detaloj pri TEJO en Afriko kaj la financaj interesoj ĉirkaŭ la sendependiĝo de la junulara sekcio de UEA.

La internaj paĝoj dediĉas atenton precipe al ARKONES kaj kompletigas la tre interesan studon de Francisko Degoul pri la uzo de la vorto "popolo" ĉe Zamenhof. Kun pliaj informoj kaj rubrikoj el la esperanta mondo.

La nuna HdE, de post kelkaj jaroj, ne havas ĉefredaktoron. La gazeton produktas triopa redakcio: gec-anoj Anna Bartek, Perla Martinelli (responsa ankaŭ pri la grafiko), Giorgio Silfer. Ili ankoraŭ kunlaboros venontjare, sed ne plu kiel ĉefaj redaktoroj.

[HeKo 617 7-B, 3 okt 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0599 s s