Esperanta Civito

Brexit, PEN, literaturhistorio en novembraj prelegoj

Prof. Giorgio Silfer prelegos en esperanto pri aktualaj temoj en Italio, Finnlando kaj Estonio dum novembro 2016.

Pri "La brita secesio: kiaj eblaj novaĵoj por la lingva reĝimo en Eŭropa Unio?" la Vickonsulo de la Esperanta Civito parolos en Milano, 11 novembro 2016 je 21h15, ĉe Milana Esperanto-Klubo. Britio forlasos Eŭropan Union antaŭ 2020. Tio havos konsekvencojn politike kaj ekonomie. Ĉu ankaŭ lingve? Se jes, kiaj ŝancoj por esperanto?

La verkon de Minnaja kaj Silfer "Historio de la esperanta literaturo" la kunaŭtoro prezentos en Helsinko, 15 novembro 2016 je 17h00, ĉe Internacia Kultura Centro Caisa, organize de la Esperanto-Klubo de Helsinko. Temos pri premiero por Finnlando.

Okaze de la arĝenta jubileo de Esperanta PEN-Centro la delegito de nia literaturo ĉe la verkistaj mondkongresoj prelegos pri la plej grava monda verkista organizo, ĉe la Nacia Biblioteko en Talino, 19 novembro 2016, je 16h00; kunlabore kun Esperanto-Asocio de Estonio. Ĉeestos la ĵus elektita nova internacia PEN-sekretario Kätlin Kaldmaa, estonino.

Pliaj informoj pri la prelegvojaĝo de c-ano Silfer ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 617 9-B, 9 okt 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0839 s s 
  Total: 0.0971 s s