Esperanta Civito

Ses demandoj al la ĉefkandidatoj por la Senato

10) Kion vi proponas por Eŭropo?

Respondas la Verda Listo (Chamberline Nguefack Zedong n-ro 1; Giorgio Silfer n-ro 2):
La prioritato estas la Konsilio de Eŭropo, kompare kun Eŭropa Unio. La Konsilio okupiĝas pri homaj rajtoj kaj lingvopolitiko, kaj en ĝi membras ĉiuj eŭropaj ŝtatoj, inkluzive de Britio kaj Rusio.

Respondas la Blanka Listo (Anna Bartek n-ro 1; Mushosi Birindwa n-ro 2):
Esti multe pli malfermita al la esperantistoj en la evolulandoj, multe pli helpi ilin en ilia laboro en Esperantio. Por Eŭropo, ni proponas regulajn kaj fortajn rilatojn kun diversaj organizoj.

11) Kion vi plej bedaŭras el la finiĝanta jarkvino?

Respondas la Verda Listo:
Ni perdis gravajn Esperantianojn, interalie Vickonsulon Trifon¤ovski. Laŭlonge de la mandato la Kapitulo malfortiĝis kaj kunvenis tro malofte. Fakte la Civito bezonas pli fortan ekzekutivon.

Respondas la Blanka Listo:
Ke ne ĉio estis plenumita el nia programo. Sed ankaŭ ne el la programo de la Kapitulo.

12) Kio vin plej ĝojigas el la finiĝanta jarkvino?

Respondas la Verda Listo:
La Kortumo modele funkciis, produktante siajn unuajn verdiktojn post enketo aŭ proceso. La strukturo fortiĝis per la legacioj kaj ekis procezo de koherigo ĉe la paktintoj.

Respondas la Blanka Listo:
Ke ĝenerale la Civito havas bonajn rezultojn en la jam konataj internaciaj organizoj kiel ALTE, Internacia Virina Konsilio, PEN Internacia kaj Naturamika Internacio. La Civito ankaŭ aŭspiciis gravajn aranĝojn, unuavice la 6an AKE en Afriko kaj la 1an ARTE en Eŭropo.

13) Ruĝa Listo ne kandidatiĝas. Kial? Kaj kion vi povas proponi al ĝiaj elektintoj?

Respondas la Verda Listo:
La elektantoj konscias, ke la manko de Ruĝa Listo estas la konsekvenco de la politikaj eraroj de ĝiaj elektitoj. La ruĝanoj deduktu mem la lecionon.

Respondas la Blanka Listo:
Estas malfacile proponi ion por la elektintoj de la Ruĝa listo. Ni pensas, ke la membroj de la listo mem devus formi liston kaj elekti unuan kaj duan kandidatojn.
 
14) La malnova Esperantio estas en krizo: SAT stagnas, UEA konfliktas pri TEJO, ktp. Sed ĉu nova Esperantio jam pretas?

Respondas la Verda Listo:
Nur parte. La plena preteco dependas ankaŭ de la kresko de celkonscio ĉe la esperantistaro. Ni bedaŭras ke tiu celkonscio evoluas paralele al la krizo de la tradiciaj movadoj, pli ol pro interna maturiĝo. Ni ne strebas progresi danke al alies regreso.

Respondas la Blanka Listo:
Ne centprocente. La Blanka grupo devus havi ene de la Senato pli da senatanoj. Ekster la Senato ni devus havi multe pli da aktivuloj por realigi niajn programojn. La nova Esperantio lernu lecionon el tio, kio okazis al la malnova por ke io simila ne okazu.

15) La sesan (kaj lastan) demandon la leganto mem faru.

[HeKo 618 9-C, 17 okt 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0581 s s