Esperanta Civito

György Nanovfszky tre misfarta

Fajszi Amika Rondo anoncas ke la fonduma prezidanto, d-ro György Nanovfszky, estis operaciita la pasintan monaton. Ekde tiam li estas ofte dializata, kaj plu vivas inter hejmo kaj hospitalo. Lia farto, jam malbona antaŭe, nun malhelpas lin plenumi la prezidan oficon.

Interalie, la septembra literatura kafejo ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto estas la lasta kiun li povis enkonduki, kaj la oktobra ne povos okazi.

C-ano Nanovfszky tamen restas prezidanto de FAR, ĝis la venonta kunveno de la fonduma konsilio. Intertempe, ĉi-lasta prizorgos la interesojn de la fondumo, ĉefe pere de gec-anoj Anna Bartek, vicprezidanto, kaj Giorgio Silfer, prokuristo.

[HeKo 619 2-B, 18 okt 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0662 s s 
  Total: 0.0821 s s