Esperanta Civito

Lexus anoncas la Heroldo-abontarifaron 2017

Sociala Grupo Lexus en Brazilo, eldononto kaj posedonto de "Heroldo de Esperanto" ekde januaro 2017, anoncas la abontarifojn por la venonta jaro.

La gazeto ne plu estos trisemajna, sed monata. Ĝi enhavos dudek paĝojn anstataŭ kvar, sed en formato ankoraŭ decidota.

Papera versio:
20 paĝoj (parte koloraj), inkluzive de du 4-paĝaj kajeroj, nome Lingvio (lingvoj) kaj Spegulo (arto kaj kulturo).
Provabono por 4 numeroj: 26 eŭroj
Abono por 12 numeroj: 59 eŭroj

Reta versio ĝisdatita ĉiutage (ĉiutage novaj informoj/artikoloj). La legantaro/abonantaro havos socian reton je sia dispono (registriĝo estos libera por ĉiuj, abonantoj kaj neabonantoj):
Provabono por 4 monatoj: 13 eŭroj
Abono por 12 monatoj: 29 eŭroj
Abono por 24 monatoj: 58 eŭroj

Solidara abonigo:
Por regali geamkojn aŭ por solidarumi al nepagpovulo, kiun oni povos trovi en la socia reto de HdE.
Abonigo por 12 numeroj de la papera versio: 59 eŭroj
Abonigo por 12 monatoj de la reta versio: 29 eŭroj
Abonigo por 24 monatoj de la reta versio: 58 eŭroj

Pliaj informoj ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 620 2-B, 23 okt 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0381 s s 
  Total: 0.0523 s s