Esperanta Civito

Pri Heroldo favora konjunkturo por SG Lexus

Favora konjunkturo por "Heroldo de Esperanto" en 2017, kio parte klarigas la transformon al 20-paĝa monata (ne plu trisemajna) revuo, supozeble en alia formato ol la nuna.

Unuflanke LF-koop liveras al la aĉetinto kaj nova eldononto (Sociala Grupo Lexus) gazeton tute akuratan. Aliflanke, sur malbonaj akvoj navigas la tri monataj periodaĵoj kontraŭ kiuj la nova Heroldo eventuale konkurencus.

Jen "Esperanto", kiun UEA-gvidantoj difinas "la ĉefa movada revuo", terure malfruas kaj vekas kritikojn pri enhavo kaj grafiko (de Osmo Buller tiel objektivajn kiel senkompatajn). Jen "La Ondo de Esperanto" faligas la herson sur sian paperan eldonon: ekde 2017 ĝi aperos nur virtuale. Jen "Monato" baraktas pro la subita perdo de la ĉefredaktoro, la malfacile anstataŭebla Paul Gubbins.

Aldoniĝas, kiel pozitiva faktoro, la ĝisnuna manko de rabiaj kaj blufaj atakoj fare de s-ro Gian Carlo Fighiera (eksigita de LF-koop en 1998): sub lia premo, jam dum dek ok jaroj Itala Esperanto-Federacio ne peras la gazeton. Ankaŭ trankvilas la reta skandalgazeto el Svedio: ĝi eĉ intervjuis tuj la aĉetinton (sed neniam serĉis kontakton kun LF-koop).

Tial ke decembro estas monato pli mallonga ol la ceteraj (ekde la 20a oni eniras la julan feriperiodon), s-roj Fabrício Valle kaj Paulo Lima (bedaŭrinde lastatempe malsana) havas ankoraŭ ses semajnojn por la definitiva lanĉo de la unua numero en 2017, la 2268a en la baldaŭ centjara historio de Heroldo.

[HeKo 621 5-B, 5 nov 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0550 s s