Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio, oktobro 2016

La borsa analizo de Esperantio estas servo interna al Fondumo Pro Esperanto.

Ĝi startis en aŭgusto 2016, konsiderante la sekvajn subjektojn: SAT / UEA, TEJO, ILEI / FPEF, LF-koop, KCE, PEN, EDK Razgrado, SIPU / TIETo, Kvinpetalo, Greziljono, E-Gården, IEI, ICH, E @ I, ESF. Al ĉiu subjekto estis kalkulita poentaro, kaj laŭ tiu poentaro evoluis la posta taksado. Mecenatoj kaj investemuloj povas konsideri, kie plej indas donaci, legaci kaj prunti en Esperantio.

Oktobro alportis la sekvajn variojn:

SAT 152,50 -- plus 1%, pro pli regula aperado de informiloj, precipe la revigliĝo de "La Sago".

UEA 3.012,00 -- je 0%, pro la pozitiva influo de la heredo de nemoveblaĵo en Francio kaj la aĉeto de apartamento en Roterdamo, kiun tamen kontraŭefikas la malfruo de la revuo kaj la antaŭviditaj deficitoj (spezkalkule 2016: almenaŭ 40.000 eŭroj; buĝete 2017: almenaŭ 50.000); krome regas malcerteco pro la evoluo de la referendumo pri la statutmodifoj.

TEJO 280,00 -- plus 1%, ĉefe pro la pozitiva ekefiko de la laboro de novaj volontuloj (= provizoraj dungitoj per EU-mono), interalie al Pasporta Servo.

LF-koop 187,00 -- plus 1,1%, pro akurateco de la gazetoj, ekstraj enspezoj por la Elfonesto, baldaŭa elĉerpiĝo de la dua represo de HEL.

KCE 867,00 -- plus 0,58%, pro ekstra luigo kaj baldaŭa alveno de dua deĵoranto.

PEN 179,52 -- plus 2%, pro la kompleta pago de aĉeta imposto pro la Pegonesto, la aliĝo kaj esperantiĝo de nova aktivulo ekster Esperantio, la bona oficado de la nova sekretario.

SG Lexus 27,00 -- minus 1%, pro organiza malfruo, kaŭzita precipe de ne antaŭvideblaj cirkonstancoj (grava malsano de unu el la du partneroj, longa bankostriko, burokratiaj problemoj...); la eldononto de HdE debutas en la borsa analizo.

La monato oktobro kovis la tensiojn ene de UEA pro la financaj perspektivoj: tensioj eksplodontaj en novembro, tiel ke nova fronto riskas profiliĝi en la konflikto inter Ma-Ma-Ma (Mark [Fettes], Mandirola, Maurelli) kaj la interna opozicio.

[HeKo 621 7-C, 7 nov 16]

Fabrício Valle komentarias:
Interesa iideo, sed mankas objektivaj informoj pri la procedaro por atingo de ĝusta takso. La procedaron oni devas publike disponigi. Tamen, la ideo estas tre bona, nome, disponigi "indikilojn" pri la ĉefaj instancoj kaj E-entreprenoj.

Pro Esperanto respondas:
La taksado baziĝas sur multaj elementoj, kiuj determinas la komencan poentumadon:
- profilo: kun aŭ sen statuto? kun aŭ sen jura personeco? simpla societo aŭ komerce registrita?
- kapitalo: en monrezervoj? kapitalo en valorpaperoj? kapitalo en nemoveblaĵoj?
- financoj: chifre d'affaires? debetoj? kreditoj?
- eksteraj agnoskoj: ĉe NRO? ĉe UN-familio?
- stabo: kiom da dungitoj? kiom da staĝantoj? kiom da libervoluloj?
- servoj: kiom ili valoras?
- historia prestiĝo
- kongreso: kiom multaj? kia kvalito? kiom da partoprenantoj?
- membraro: kiom da kotizantoj? kiom da klientoj?
kaj tiel plu.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0458 s s 
  Total: 0.0587 s s