Esperanta Civito

Kandidatoj 2016 al la Senato: Frederiko Nimubona (Verda Listo)

Tiu ĉi spaco estas memmastrumita de la respektiva kandidato, kiu sola responsas pri la enhavo. Ĉiuj kandidatoj al la Senato de la Esperanta Civito rajtas je afiŝo ĉi tie.

Frederiko Lee Nimubona, fondinto kaj prezidanto de Societo Internacia de Paco Universala, aktivas sur diversaj niveloj kaj kampoj en Esperantio.

SIPU kunlabore kun Burundia Ŝtato jam partneris al la jenaj punktoj:

1) oficiala agnosko de la instruado, promociado kaj uzado de esperanto al ĉiuj niveloj kaj kampoj en Burundio tra Afrika Esperanto-Instituto, rekonata de la Burundia Ŝtato per la Ministerio de Klerigado, Instruado Supera kaj Scienca Esplorado kaj de la Organizo por Klerigado, Scienco kaj Kulturo de Unuiĝintaj Nacioj (Unesko);

2. konstruado de la tutmonda civito AMAHORO, Esperanta Aŭtoritato por universala paco, frateco kaj prospero;

3. uzado de esperanto kiel labora kaj administra lingvo en diversaj kompanioj kaj institucioj (publikaj kaj privataj).

Se la Civitanaro reelektas min dum tiu senata mandato, mi daŭrigos la servon al la esperanta popolo. Ni planas etendi niajn agadojn sur la tuta Afriko. Kiel esperanto devas dependi precipe de la aktiveco de individuaj esperantistoj kaj organizaĵoj, ni proponos ke estu bonaj relatoj inter ĉiuj Esperantaj Organizoj je ĉiuj niveloj (naciaj kaj internaciaj), kreskado de esperantistaj diplomatiaj kompetentoj por ke esperanto ne estu nur kluba afero, sed instruata kaj uzata oficiale en respektivaj landoj.

Frederiko Lee Nimubona
(Verda Listo)

[HeKo 621 9-C, 9 nov 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0573 s s