Esperanta Civito

KCE partoprenas en la 49a ALTE-renkonto


La universitato de Jyväskylä, kiu reprezentas la finnan lingvon en la Asocio de Lingvotestistoj Eŭropaj (ALTE), organizis 16-18 novembro 2016 en Helsinko (sen ajna kunlaboro de la ĉefurba universitato) la 49an renkonton de la specialistoj pri lingvotestado.

Inter la ĉeestantaj esperantistoj la delegito de KCE el Svislando, prof. Giorgio Silfer, kaj el Finnlando la konferenca kunordigantino, c-ino Taru-Maija Heilala. Ĉi tiu lernis de li la hispanan antaŭ kvardeko da jaroj ĉe la Civitana Instituto de Iisalmi, kaj poste esperanton kun rektoro Reino Eriksson, samloke.

En la tagordo de la renkonto la kunvenoj de la estraro, kiu specife okupiĝis pri la venonta internacia konferenco en Bolonjo, kaj la laboroj de diversaj laborgrupoj. KCE partoprenas en la QMS-grupo (Quality Management System), kiu preparas la regularon por la inspektoroj; krome en tiu pri la ĝisdatigo de KEFR (bazo por la Lingvotesta Sistemo de la Esperanta Civito, la sola enhavanta ĉiujn ses nivelojn) kaj en tiu pri enmigrintoj kaj azilpetantoj.

KCE atentigis pri la neceso enketi ĉe internaciaj neregistaraj organizoj, precipe tiuj kiuj ricevas subvencion de eŭropaj institucioj, ĉu iliaj "volontuloj" havas lingvodiplomon konforman al KEFR. Rilate al esperantaj NROj oni postulas tion nur kadre de la Esperanta Civito. La laborgrupo akceptis la proponon.

Kiel sola institucio en ALTE registrita en Svislando, KCE kontribuas al ĉiuj enketoj donante detalojn pri la situacio en la svisa sistemo: tio estas aparte aprezata.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

(HeKo 622 6-B, 17 nov 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0545 s s 
  Total: 0.0689 s s