Esperanta Civito

TEJO pli forta en tegmenta plenumorgano


Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estis konfirmita kiel gvida membro de la plenumorgano de Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (IKRJO), kiu grupigas la kontinentajn junularajn platformojn kaj la plej grandajn internaciajn junularajn organizojn.

Aliaj organizoj en tiu plenumorgano estas YFJ (Forumo Junulara Eŭropa). YWCA (Asocio de Junaj Kristanaj Virinoj), IFMSA (Internacia Federacio de Asocioj de Medicinaj Studentoj), IFM-SEI (Internacia Falk-Movado – Internacia Socialisma Edukado) kaj IYCS (Internaciaj Junaj Katolikaj Studentoj).

La reprezentanto de TEJO (danke al la statuta altigo de la aĝlimo) estas d-ro Francesco Maurelli, kiu "jam laboras por surtabligi en UN gravajn temojn, kiel ekzemple la aktiva engaĝigo de junularo en la planado kaj agadoj rilataj la Daŭripovajn Evoluigajn Celojn". Tial nome de IKRJO en la venontaj tagoj li "sendos leteron al s-ro Frederick Shava, prezidanto de EKOSOK, cele al kunlaboro kadre de la januara Junulara Forumo ĉe UN Nov-Jorko".

La prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, eĥe fieras: "Tiu ĉi atingo montras kiom TEJO estas serioze konsiderata tutmonde", kaj eĉ pompas: "Ni plu laboru kunlabore kun la tutmonda junularo por konstrui pli justan mondon".

(HeKo 623 1-A, 20 nov 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0111 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0389 s s 
  Total: 0.0500 s s