Esperanta Civito

Nia literaturo en la universitato de Malago

Okaze de la arĝenta jubileo de Esperanta PEN-Centro, la Universitato de Malago (Hispanio) invitis c-anon Giorgio Silfer prelegi en la kastilia al studentoj kaj profesoroj pri la temo "La originala literaturo en esperanto: fenomeno fascina". La ĉeesto en la prelego estos kredite kalkulebla por la studentoj.

La prelego disvolviĝos morgaŭ je 12h00, en salono Manuel Rodriguez de Berlanga, ĉe la dekanejo de la fakultato pri filozofio kaj beletristiko. Enkondukos prof-ino Esther Morillas García, responsa pri la itala fako en la departemento pri tradukado kaj interpretado. Por la organizo helpis c-ano Carlos Spinola, unu el la du profesoroj en la malaga universitato kiuj flue parolas esperanton, kaj c-ino Perla Martinelli, arta direktoro ĉe LF-koop.

"De multaj jaroj mi kutimas trakti ĉi tiun temon en la franca aŭ la itala: unuafoje mi tion faros en la lingvo de Cervantes, kio estas danĝera, ĉar en ĝi embuskas pli da falsaj amikoj ol en aliaj latinidaj lingvoj" konfesas la prelegonto. Verdire li jam prelegis en la kastilia en Malago mem, specife pri la esperanta poezio.

[HeKo 623 4-B, 22 nov 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0683 s s 
  Total: 0.0825 s s