Esperanta Civito

UEA-debato kaj raŭmisma Zamenhof en HdE 2265

La ĵusa numero 2265 de "Heroldo de Esperanto" dediĉas du paĝojn al la debato interna al Universala Esperanto-Asocio, praktike anstataŭante la stumble kaj stumpe malfruan organon de la asocio. Ŝajnas reveni al 1937, kiam HdE fariĝis la gazeto de Internacia Esperanto-Ligo...

Efektive la numero fidele raportas pri la evoluo de la eventoj, precipe per "Kroniko pri decidoj" fare de Mark Fettes kaj "La debato pri la emancipiĝo de TEJO montras frakturojn" (intervenoj de Dietrich Weidmann, Edvige Ackermann, Pawel Fischer-Kotowski, Osmo Buller, Michael Boris Mandirola kaj Francesco Maurelli).

HdE dediĉas atenton ankaŭ al la debato pri la financoj de UEA kaj al la misevoluo de la rilatoj inter Roterdamo kaj Afriko. La artikoloj fontas el selekto de dokumentoj libere alireblaj tra la reto. Per tio eblas valorigi la paperan gazetaron, kies rolo en la nuna jarcento estas sintezi kaj trafiltri la amason da informoj cirkulantaj, aldonante ankaŭ tiujn kiuj restas kaŝitaj.

La eminenta kontribuo de Francisko Degoul, okaze de la jubilea Zamenhof-jaro, daŭras per la publikigo de lia studo pri la uzo de la vorto "popolo" ĉe la Majstro. El kiu oni klare perceptas la praraŭmismon de la iniciatoro de nia lingvo.

Ĉe LF-koop akurate aperos ankoraŭ du numeroj de HdE, kiu ekde 2017 estos eldonata de Sociala Grupo Lexus en Brazilo.

[HeKo 623 7-B, 24 nov 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0755 s s 
  Total: 0.0911 s s