Esperanta Civito

La tologanda asocio pretas forlasi UEAn

Nefermita letero al la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

Unuiĝo Togolanda por Esperanto rimarkas, ekde pluraj jaroj, ke UEA surtretas ĝin. Ekzemploj inter aliaj estas:

1)  La organizado de la AMO-seminario 2014 en Togolando. Tiu seminario estus de UTE organizita, sed la kunordiganto de Afrika Komisiono diris, ke tio estas lia propra afero. La asocio devis cedi al li.

2) IJK en Togolando 2017. En la invitado de IJK al Togolando, nenio estas klara. Eĉ la ĝenerala direktoro de UEA vizitis Togolandon, sed ne kontaktis la prezidanton de UTE, landa Asocio de UEA dum pluraj jaroj.

La komitato de UTE avertas la estraron de UEA pri tiaj surtretadoj. Se tiaj okazos ankaŭ en la estonteco, UTE demisios kiel landa Asocio de UEA.

La estraro de UEA estas petata bone difini la rolon de sia Afrika komisiono, kiu nun rolas kiel (eĉ pli ol) la gvidanto de UTE en Togolando.

Espereble la estraro de UEA klopodos, ke tiaj surtretadoj ne plu okazos.

Por la estraro de UTE,
ATTAGLO Kokou Elom Markus, prezidanto

[HeKo 623 8-A, 24 nov 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0398 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0704 s s 
  Total: 0.1102 s s