Esperanta Civito

FEL sukcese trapasis malfacilan konjunkturon

Flandra Esperanto-Ligo, eldonejo de la magazino "Monato", sukcese trapasis malfacilan konjunkturon dum la lastaj tempoj.

Almenaŭ du gravaj problemoj trafis la establon: la translokiĝo pro la vendo de la domo kaj la subita forpaso de Paul Gubbins, ankoraŭ ne anstataŭita de nova ĉefredaktoro.

"Paul Gubbins estis ne nur la ĉefredaktoro, sed la redaktoro de la plej ampleksaj rubrikoj Politiko kaj Moderna Vivo, kaj la animanto de ĉiuj siaj kolegoj. La plej granda deziro de Paul certe estus, ke lia revuo ne spertu problemojn pro lia foresto. Bonŝance Monato aperadis plu, sen iu prokrasto, danke al la helpo el ĉiuj direktoj, de la kolegoj-redaktoroj, de la teknikaj stabanoj de Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno, sed ankaŭ de ĉiuj, unuopaj legantoj, kiuj helpis per kuraĝigoj, per artikoloj" komunikis la eldonejo, okaze de la decembra numero.

FEL anoncas ankaŭ sian novan adreson, validan ekde Novjartago 2017: Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen. La telefonnumero kaj retadresoj restas la samaj.

[HeKo 624 4-A, 27 nov 16]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0401 s s 
  Total: 0.0539 s s