Esperanta Civito

Balotejoj por la elektoj al la Senato 2016

Por la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, kies skrutinio okazos 15 decembro 2016, estas legitimitaj dek balotejoj kaj tri subbalotejoj: entute ses en Eŭropo, kvar en Afriko, du en Ameriko kaj unu en Azio.

1) Altekvatora (por ĉiuj rezidantoj en afrikaj landoj norde de la ekvatoro, escepte de Kongolandoj): Institut Zamenhof en Lomeo (Togolando); sendi la balotilon al: TIETo, 11 BP 48, Lomé 11, Togolando.
2) Subekvatora (por ĉiuj rezidantoj en afrikaj landoj sude de la ekvatoro, escepte de Kongolandoj kaj Ruando): la Zamenhofa festo de Societo Internacia por Paco Universala; sendi la balotilon al: SIPU, BP 3614, Bujumbura II, Burundio.
3) Konga (por ĉiuj rezidantoj en Kongolandoj kaj Ruando): Zamenhofa festo en Goma; sendi la balotilon al: Solidareco Bona Volo, BP 78, Gisenyi, Ruando.
4) Balkana (por ĉiuj rezidantoj en Albanio, Bosnio, Bulgario, Makedonio, Rumanio, Serbio kaj Turkio): Esperantista Domo de Kulturo en Razgrado (Bulgario); sendi la balotilon al: Esperantista Domo de Kulturo, Sv. Kliment 36 ap. 1, BG-7200 Razgrad, Bulgario.
5) Balta (por ĉiuj rezidantoj en Danlando, Finnlando, Germanio, Norvegio, Pollando, Svedio, iama Sovetunio kaj Kaŭkazaj teritorioj): Norda Legacio en Stokholmo (Svedio); sendi la balotilon al: Bertil Nilsson, Biskop Brasks gränd 25, SE-176 76 Järfälla, Svedio.
6) Iberia (por ĉiuj rezidantoj en Andoro, Ĝibraltaro, Hispanio, Portugalio): Zamenhofa festo en Malago; sendi la balotilon al: Esperanto-Domo, C/ Ricardo de la Vega 14, ES-29018 Málaga, Hispanio.
7) Mediteranea (por ĉiuj rezidantoj en Grekio, Israelo, Italio, Malto, San-Marino): en Milano, interkonsente de la listoreprezentantoj Dello Spedale kaj Fiumarella; sendi la balotilon al Benintende, Fraz. Villa Marone 77, IT-27040 San Damiano al Colle (PV), Italio.
8) Mezeŭropa (por ĉiuj rezidantoj en Aŭstrio, Ĉeĥio, Hungario, Kroatio, Liĥtenŝtejno, Slovakio, Slovenio, Svislando): KCE en Ĉaŭdefono; sendi la balotilon al: Pro Esperanto, CP 558, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando.
9) Okcidenteŭropa (por ĉiuj rezidantoj en Belgio, Britio, Francio, Irlando, Islando, Luksemburgio, Monako, Nederlando): Esperanto Charente en Angulemo; sendi la balotilon al: Esperanto, 3 passage Mafalda, FR-16000 Angoulême, Francio.
10) Pacifika (por ĉiuj rezidantoj en Amerikoj, Oceanio kaj Azio, sed sen Israelo, Turkio, iama Sovetunio kaj kaŭkazaj teritorioj): hejmo de familio Nájera; sendi la balotilon al Familio Nájera, Castanos15 Jardín San Mateo, MX-53240 Naucalpan de Juárez, DF, Meksiko.

Estas legitimitaj la subbalotejoj en:
11) Eburio (reference al la Altekvatora balotejo), nur por la rezidantoj en Eburio;
12) Nepalo (reference al la Pacifika balotejo), nur por la rezidantoj en Nepalo;
13) Venezuelo (reference al la Pacifika balotejo), nur por la rezidantoj en Venezuelo.

Pro tro malgranda nombro da balotontoj ne estas legitimita la subbalotejo en Madagaskaro.

Por ĉiu demando: registro ĉe esperantio.net

(Miroslava Kirova, vickonsulo pri internaj aferoj)

[HeKo 624 6-C, 28 nov 16]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0789 s s 
  Total: 0.0939 s s