Esperanta Civito

Ĉu Togolando estos por TEJO kiel Vjetnamio por Usono?

La konflikto inter Roterdamo kaj Afriko havas jam du samtempajn batalkampojn: unu estas la Afrika Kongreso de Esperanto, alia estas la Internacia Junulara Kongreso.

La pozicio de UEA estas simpla. Unuflanke ĝi ne agnoskas al aliaj subjektoj la rajton organizi kontinentan kongreson, kvankam ĝis nun neniu jure posedas la markon AKE, kaj kvankam ekzemple en Eŭropo la kontinenta kongreso dependas ne de UEA, sed de Eŭropa Esperanto-Unio, kun kiu efektive ne mankis konfliktoj.

Aliflanke Roterdamo insistas, ke la afrikan esperantistaron reprezentas kaj administras nur la UEA-komisiono pri Afriko kaj la Afrika Oficejo en Benino. Do nur kreitaĵoj de UEA: ĉu ili reale ekzistas kaj funkcias, tio estas alia demando.

Praktike, Roterdamo agas laŭ hegemona novkoloniismo, kiu apogas sin sur siaj "evolués", tamen ne envolvante ilin en siaj administraj instancoj: neniu afrikano ĝis nun sidis en la estraroj de UEA aŭ TEJO, escepte de c-ano Koffi Gbeglo, intertempe "ekskomunikita" (li eĉ ne plu rajtas skribi al la membrara diskutlisto).

Tiurilate, la Esperanta Civito demonstris sin multe pli demokratia: Afriko havas multajn kandidatojn al la Senato kaj certe afrikan(in)o estos Konsulo aŭ Vickonsulo; kaj afrikanoj delonge sidas en la Parlamento kaj en la Kapitulo. "Estas sub ĉies okuloj, ke la Civito agas konsorcieme, dum UEA agas hegemonisme", komentarias kameruniano. Verdire ankaŭ SAT (precipe tra SAT-Amikaro en la franclingvaj ekskolonioj) iniciatas sur la nigra kontinento; sed kurioze, la unusola SAT-branĉo en Afriko, nome la togolanda, ne situas en la listo de la laboristaj asocioj.

Pri AKE, la manovro de Roterdamo envolvas la prezidantinon de ILEI kaj precipe azianojn: tuta korea karavaneto atingos Tanzanion fine de decembro, laŭ la listo de la kongresontoj -- flavaj trupoj pretas por fortikigi tiun fronton.

Nova fronto malfermiĝis ĉi-jare, en Togolando mem, pro la operaco de TEJO en Afriko. La TEJO-estraro kondutis kun Togolando kvazaŭ eblus fari ion en Sicilio sen la konsento de Palermo. Evidente ne sufiĉas trejniĝi en la angla kun krokodilaj fakuloj por lerni teknikon pri interkulturaj problemoj... endus demandi, en esperanto, al efektivaj afrikanistoj kiel konduti kun afrikanoj.

La kolizio inter TEJO kaj UTE/JETO riskas esti katastrofo por TEJO. La sola maniero eviti ĝin estas tuj retreti al pli sekura fronto, organizante la junularan kongreson en la najbara Benino. TEJO povus venigi siajn togolandanojn kaj eĉ eluzi la forton de la afrika oficejo de UEA kaj de la benina-svisa entrepreno de Mireille Grosjean, se ili ne estas blufo (same kiel ŝia promeso organizi ILEI-konferencon tuj apud IJK).

La strategio de la Kapitulo rilate Afrikon estas delonge konata, kaj ĝi restas inspirita de la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo, ratifita de la sesa Afrika Kongreso de Esperanto, pasintjare en Togolando.

[HeKo 625 3-A, 2 dec 16]

D-ro Francesco Maurelli komentarias:
Mi petas vian artikoliston informiĝi pli bone antaŭ ol skribi aferojn kiuj ne estas veraj. Bonvolu kontroli la liston de estraranoj de UEA kaj TEJO, kaj vi trovos vian eraron.

La redakcio respondas:
Ni konfirmas ke nur unu afrikano iam sidis en la estraro de UEA, en la tuta historio de tiu Asocio.
Rilate al TEJO, rezultas same nur unu afrika estrarano, inter 2005 kaj 2007. Kia grandioza eraro! Ni tuj aldonas fine de la kvara alineo: ", kaj c-ano François Hounsounou, dum jarduo en TEJO." Do ankaŭ tie nur unu afrikano, kaj tre mallonge, dum la longa historio de la baldaŭ 80-jara, espereble ree sendependa, organizo.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0580 s s 
  Total: 0.0730 s s