Esperanta Civito

Zamenhofa Literatura Esperanto-Jubileo 2009


La Forumo de la Esperanta Civito, kunvenanta en Bruselo la 19an de marto 2007, rezoluciis unuanime ke en 2009 estu festataj tri jubileoj. La rezolucio, proponita de la delegitoj de LF-koop,

memorante
ke la esperanta popolo kutimas festi jubileojn lige kun la naskiĝo de Lazaro Ludoviko Zamenhof aŭ la apero de la Unua Libro, dum ĝi ne kutimas jubilei pri aliaj eminentuloj;

rimarkante
ke en 2009 estos la 150a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof, la 100a datreveno de la naskiĝo de Ivo Lapenna, la 100a datreveno de la Internaciaj Floraj Ludoj, la konkurso per kiu nia popolo definitive agnoskis esperanton kiel literaturan lingvon;

emfazante
ke la oficiala agnosko pri esperanto kiel literatura lingvo fare de la neesperantista mondo okazis en 1993 per la akcepto de esperanto en PEN-Klubon internacian, kaj ke la organo de la Esperanta PEN-Centro, la prestiĝa revuo Literatura Foiro, en 2009 aperigos sian 40an jarkolekton sinsekve, estante la plej daŭra kaj ampleksa periodaĵo en la historio de nia kulturo, kaj estinte la referenca revuo por la Internaciaj Floraj Ludoj en ilia lasta periodo, nome la 1980aj;

opiniante
ke kaj la personeco de Zamenhof kaj la agnosko pri esperanto kiel arta perilo plene apartenas al la tradicio de la esperanta popolo;

proklamas
la jaron 2009an “Zamenhofa Literatura Esperanto-Jubileo” / “Jubilée de la littérature espéranto et de Zamenhof” (ZLEJ);

engaĝas
la Konsulon kaj lian delegiton en la Kapitulo starigi kaj kunordigi ZLEJ-komitaton, kiu interalie:
a) prizorgos la produktadon kaj distribuadon de tri jubileaj medaloj;
b) programos ĉefajn manifestaciojn en la eŭropaj urboj historie plej ligitaj al la tri jubileoj (Bjalistoko, Barcelono, Milano kaj Ĉaŭdefono) kaj stimulos jubileajn manifestaciojn en diversaj mondopartoj, apogante sin al la paktintaj establoj;
c) helpos la organizantojn de la Internacia Tago de la Esperanto-Biblioteko en 2009 enfokusigi ĝin pri la tri jubileoj;
d) reprezentos la interesojn de la Esperanta Civito ĉe aliaj instancoj pri la jubilea jaro, se ili estiĝos.

[HeKo 326 5-C, 23 mar 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0456 s s 
  Total: 0.0591 s s