Esperanta Civito

Spikume tra Universala Deklaracio

Se temas pri personoj en ajna kunteksto, unu el la unuaj demandoj estas: kiom? La homa psiko bezonas kvantumi la homojn mem. Tipa ekzemplo: oni parolas pri lingvo, sed kiam oni aludas al ĝiaj parolantoj tuj venas la demando -- kiom da homoj posedas ĝin?

Sed se temas pri abstrakta nocio, neniu okupiĝas pri nombroj. Estas vere, ke la nombron foje malkaŝas la nomo mem: ja la Dekalogo sinonimas al Dek Ordonoj. Sed neniu sin demandas kial ĝuste dek kaj ne dek unu (futbalon Moseo ne inventis) aŭ, pli biblieske, dek du.

Kaj en la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, kiom estas tiuj rajtoj? Ĉu vi kapablus respondi precize? Atentu, mi ne demandas kiom da artikoloj enestas la dokumenton. Kaj ne supozu ke tiuj artikoloj koincidas kun la rajtoj: unu paragrafo, unu rajto -- tro simple, tro banale.

Nu, almenaŭ la deĵorantoj ĉe Kultura Centro Esperantista scias, ke ili estas tridek: ĉar estas devigo spekti filmon disponeblan en la Esperanto-Domo en dekkelkaj lingvoj (eĉ la hungara), kaj la scenoj detalas pri la tridek rajtoj.

Aperas surprizo: ekzistas rajtoj pri kiuj vi mem ne konsciis, kaj mankas rajtoj pri kiuj vi supozus la malon. Ekzemple, ne imagu ke la Deklaracio de 1948 kongruas kun la decido de Monda Organizo por Sano en 1990: samseksa nupto kontraŭas la Homajn Rajtojn, ĉar ĉiuj rajtas formi familion, kondiĉe ke la paro konsistu el malsamaj seksoj. Aliflanke, poligamio (probable en la formo de poliginio, prefere ol poliandrio, sed tio estas nur intuicio) ne kontraŭas la Homajn Rajtojn: gravas malsamaj seksoj, sed la pluralo ne nepre estas dualo.

Malgraŭ tio, ne kredu ke ĉiuj ŝtatoj kie eblas praktiki poligamion aprobis la Deklaracion. Saudi-Arabio sin detenis. Kaj ne nur ĝi: kiuj asertas ke "la Universala Deklaracio markis raran momenton de unuanimeco en la internacia komunumo", tiuj simple ne konas la historion. Unue, sep membroŝtatoj sin detenis: al Saudi-Arabio necesas aldoni Sud-Afrikon kaj Sovetunion, kun ties satelitoj. Due, la 10an de decembro 1948 la proklamado mem de la Deklaracio estis ĝene kontestata fare de mondcivitanoj: unuanimeco ne ekzistis.

Kaj necesis atendi ĝis 2001, por ke esperanto-organizo dependigu sin de la Deklaracio: ĝi estas por la Esperanta Civito same valora kiel la Konstitucia Ĉarto.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 625 9-A, 9 dec 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0461 s s 
  Total: 0.0610 s s