Esperanta Civito

Samseksemuloj zorgemaj pro normoj en Togolando

La normoj malfavoraj al samseksemuloj en afrikaj ŝtatoj vekas la zorgemon ĉe kelkaj TEJO-anoj, kiuj timas partopreni en la Internacia Junulara Kongreso, anoncita en Aneho (Togolando) por la dua semajno de aŭgusto 2017.

Brazilanoj klopodas organizi flugan karavanon, sed pluraj ne volas iri al Togolando ĉar ili timas denuncon pro sia seksa orientiĝo. Iuj timas areston, alia eĉ timas pri sia vivo en Togolando, kaze de partopreno en IJK. Kelkaj timas ankaŭ malpermeson eniri la kongresejon, ĉar ĝi estas romkatolika lernejo.

Nordafrikano konfirmas, ke la samseksaj rilatoj estas daŭre punataj per malliberejo, sed nur se oni elmontras sian inklinon. Tamen "indas mencii ke transgenruloj povus havi problemojn, ĉar ilia transgenreco estas kutime videbla fizike", dum la gejeco apenaŭ, laŭ tiu nordafrika TEJO-ano.

En Togolando (same kiel en aliaj afrikaj landoj) ne mankas GLAT-asocioj. Ili estas eĉ tri, kiuj ĝis antaŭ nelonge konkurencis inter si, por ricevi eksterlandan monon. Ŝajnas ke nun ili kunlaboras.

[HeKo 626 1-A, 10 dec 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0566 s s