Esperanta Civito

Preparataj la balotejoj por la Senataj elektoj

Estas preparataj la balotejoj en tri kontinentoj por la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito. La koncernaj responsuloj jam ricevis la skemon de la balotprotokolo kaj la liston de la voĉrajtaj en la koncerna areo.

La responsuloj kolektos la kovertojn ricevitajn mane aŭ per poŝto, sur kiuj estas notitaj la CEN-kodo aŭ la nomo de la voĉdoninto. La koverto estas jam fermita, interne situas la balotilo duone faldita, anonima. La elektanto rajtas indiki nur unu liston, kaj maksimume kvin preferatajn kandidatojn (inkluzive de la du ĉefkandidatoj) en tiu listo.

Ne eblas elekti unu kandidatliston kaj voĉdoni por kandidato(j) de alia listo: en tiu kazo validas la voĉo al la listo (kun eventualaj preferoj en tiu listo) kaj ne validas la voĉoj al la alia listo. Se la elektinto indikis pli ol kvin preferojn en la koncerna listo, validas la voĉo al la listo, sed neniu prefero. Se la elektinto indikis neniun preferon, sed nur la kandidatliston, oni automate kalkulas preferon al la du ĉefkandidatoj de tiu listo.

Ne validas la balotiloj senditaj al balotejo ekster la respektiva rezida areo de la balotinto, krom se li petis provizoran ŝanĝon de rezido; sed neniu petis: ekzemple rusa civitano vojaĝe en Andaluzio enpoŝtigis sian koverton kun balotilo al la adreso de la balta balotejo. Sola novaĵo: laŭ interkonsento de la reprezentantoj de la du kandidatlistoj la skrutinio ne okazos en Milano, sed en alia komunumo de la milana regiono.

La skrutinioj okazos la 15an de decembro 2016, pli-malpli samtempe (inter 12h00 kaj 23h00) laŭ la horzono kaj la eventuala okazigo de zamenhofa fest(et)o.  La oportuna proceduro estas: 1) la responsuloj kontrolas en la nomlisto, kiuj voĉrajtaj balotis; 2) ili malfermas la kovertojn kaj enmetas la falditajn balotilojn unu post alia en urnon aŭ skatolon; 3) en la urnon aŭ skatolon aliaj voĉrajtaj ĉeestantoj enmetas la balotilon, same falditan, sen koverto; 4) je la horo interkonsentita de la responsuloj, ili malfermas la urnon aŭ skatolon, kalkulas kiom da balotiloj enestas, kontrolas ĉu tiu nombro koincidas kun la rezulto de la kontrolo en 1) kaj la rektaj voĉdonintoj laŭ 3), kaj skrutinias.

Por ĉia demando: registro ĉe esperantio.net

[HeKo 626 3-C, 12 dec 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0466 s s 
  Total: 0.0618 s s