Esperanta Civito

Komuna Integrita Biblioteka Sistemo de Esperantio


La Komuna Integrita Biblioteka Sistemo de Esperantio (KIBS) estas starigita per direktivo ĵus aprobita fare de la Forumo de la Esperanta Civito. La celo de KIBS (aŭ direktivo Rogora, laŭ la nomo de la proponintino) estas firmigi la progreson de la esperanta kulturo per: a) la valorigo de la funkcioj de la esperanto-bibliotekoj; b) la stimulo al konservado, interŝanĝo, reciproka riĉigo de la esperanto-bibliotekoj; c) la faciligo al la fondo de novaj esperanto-bibliotekoj, eventuale kiel fako de ekzistanta institucio.

La nocio "esperanto-biblioteko" inkluzivas ne nur librojn, sed ankaŭ kolektojn de periodaĵoj (hemeroteko), de aŭdebla materialo (fonoteko), de aŭdvida materialo (kinoteko). Por esti en KIBS la esperanto-biblioteko devas plenumi la sekvajn kondiĉojn: a) enhavi almenaŭ du mil katalogitajn unuojn en esperanto; b) esti alirebla al la publiko laŭ konata kalendaro, almenaŭ ses horojn semajne; c) havi surloke kontaktan personon kiu parolas esperanton; d) agnoski rabaton al la personoj kiuj havas la esperantan civitanecon, kaze de ne senpagaj servoj; d) akcepti la KIBS-direktivon kaj kunlabori kun la Esperanta Civito. Esceptoj al tiuj ĉi kondiĉoj eblas por fakaj aŭ specialaj bibliotekoj, kiaj esperantologia fonduso en universitato aŭ brajla biblioteko.

Kadre de KIBS kelkaj esperanto-bibliotekoj en diversaj mondopartoj estos lokalizitaj kiel bibliotekoj kun deponrajto. Al tiuj bibliotekoj la paktintaj establoj donacas po unu ekzemplero de ĉiu el siaj novaj presaĵoj.

La Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko (ISEB) fariĝis normo, kiel parto de la direktivo Rogora. ISEB celas fortigi la rolon de la esperanto-bibliotekoj en la socio, kie ili estu aktiva alirejo al kulturaj valoraĵoj. ISEB okazas en dato elektebla laŭ la biblioteko, sed ĉiam dum la kvardekdua semajno de la jaro (tria semajno de oktobro). La Esperanta Civito helpas al ĉiu biblioteko (ankaŭ ne referenca al KIBS) por organizi manifestacion kiel ekspozicion, tagon kun nefermitaj pordoj, fakan kunvenon aŭ alion kadre de ISEB.

La Esperanta Civito helpas al la formado de katalogistoj kaj bibliotekistoj, specife al la kresko de iliaj lingvaj kaj informadikaj kompetentoj. Referencaj kriterioj por tiu formado estas la esperanto-biblioteko ĉe IULM (Milano)* kaj Kultura Centro Esperantista (Ĉaŭdefono). Specife, KIBS celas la kriteriojn de la universitata nivelo.

Dum ses jaroj la Forumo aprobis entute tri direktivojn: pri mutuala rabata sistemo (direktivo Hiltbrand), pri la lingvotesta sistemo de la Esperanta Civito (direktivo Muhlemann), kaj nun pri bibliotekoj. Itala Interlingvistika Centro financos la starton de KIBS.

(*) Ne plu de post 2013.

[HeKo 326 6-C, 24 mar 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0192 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0643 s s