Esperanta Civito

La UEA-referendumo estis superflua

Surbaze de la establita normo, la ĝenerala voĉdonado pri la Fettes-statutreformo estis superflua. Tion opinias c-ano Giorgio Silfer, kiel eksperto pri balotaj normoj pro siaj profesio kaj aktiveco en politika partio, nome kunorganizanto de pluraj balotkampanjoj kaj kompreneble ankaŭ skrutinianto. Lia rezonado estas jena.

La ĵusan UEA-referendumon rajtis partopreni landaj kaj fakaj asocioj, por sume 7.714 voĉoj (laŭ la balotprotokolo), kaj la individua membraro por proksimume 5.500 voĉoj (se temus pri lMoj en 2015). Dekomence estas klare, ke decidas la asocioj, kaj ne la individuoj, pro du kialoj: a) estas pli facile alvenigi la voĉojn de kelkdeko da asocioj ol tiujn de kelkaj miloj da individuoj; b) nur divido inter la asocioj, kun forta asocia opozicio, povus konduki al malaprobo de la statutreformo. Sed oni jam sciis ke la asocioj konverĝas al jeso, kaj la neantoj povis esperi nur en senvalidigo pro ia neprobabla incidento.

Entute voĉdonis 1.382 IMoj, do multe malpli ol la necesa duono, sed 42 asocioj, do preskaŭ ĉiuj. Evidente la asocioj decidis la rezulton, sendepende de la individuaj neantoj. Praktike, la individua membraro estas ostaĝo de la asocioj. Kio cetere speguliĝas en la strukturo de la Komitato, kie la individuan membraron ne povas reprezenti pli ol kvin aŭ ses komitatanoj, dum la asocioj estas dekoble pli fortaj.

Laŭ Giorgio Silfer estintus pli saĝe voĉdonigi en du tempoj: unue (kaj sekrete) nur la asociojn; kaj se la rezulto ne atingus la konsentan kvorumon, tiam voĉdonigi (sekrete) ankaŭ la individuan membraron. Oni ŝparus amason da mono kaj samtempe garantius sekretecon. Kiel oni faris, tiel en ordinara politiko eblas nur unu inteligenta (kvankam malica) dedukto: ke ruza estr(ar)o volis disponigi al si nigran liston de adversuloj.

[HeKo 627 3-A, 18 dec 16]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.2144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0386 s s 
  Total: 0.2530 s s