Esperanta Civito

Saluto al la 24a Togolanda Esperanto-Kongreso

Estimata Prezidanto,
Viaj aŭtoritataj moŝtoj,
Gecivitanoj,

La pasintan jaron dum ĉi tiuj tagoj mi havis la plezuron esti en Togolando okaze de la sesa Afrika Kongreso de Esperanto, ĉar la Esperanta Civito donis al ĝi sian aŭspicion.

Doni la aŭspicion signifas unuavice doni kulturan kontribuon, ĉar la unua celo de la Esperanta Civito estas klerigado: tial mi partoprenis kiel Vickonsulo, sed precipe kiel trejnanto en esperantologia seminario.

Volonte la Esperanta Civito donos ankoraŭ aŭspicion al viaj kongresoj kaj aliaj aranĝoj, se UTE mem petos tion. Kaj tiam povos okazi ankoraŭ klerigaj programoj, zorge de mi aŭ de alia same kvalifikita profesoro.

Vi scias ke lastatempe disvolviĝis la elektoj por la Civita Senato. Kun ĝojo mi gratulas togolandanon, ĝuste vin, Prezidanto, kiu fariĝis senatano de la majoritato. Same kiel mi gratulas alian togolandanon, c-anon Koffi Gbeglo, kiu estis elektita de la Esperanta PEN-Centro kiel delegito en la Civita Forumo. Kaj mi gratulas Afrikon, ĉar la nova Konsulo estas afrikanino, Chamberline Nguefack Zedong el Kamerunio.

Vi konstatas ke la Esperanta Civito helpas kaj fidas Afrikon. Ni ne ordonas, ni ne altrudas, ni ne hipokritas, ni ne strebas al novkoloniismo. Nia politika gvidlinio estas via Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo.

En tiu ĉi spirito ni deziras al vi ĉiuj sukcesan 24an Togolandan Kongreson.

Giorgio Silfer, Vickonsulo
Esperanta Civito / Cité espérantienne

[HeKo 628 4-C, 27 dec 16]

La prezidanto de UTE respondis:
Mi dankas vin pro via letero kaj pro via subteno al Afrikanoj dum malfacila momento.
La esperantan movadon togolandan malekvilibrigis malhonestaj agoj de kelkaj togolandanoj kun tegmentasocio. Tiuj propraprofit-agoj disigas bonkorajn homojn kiuj shatus subteni la nacian movadon. Ni vere trapasas malfacilan momenton kaj eĉ pensas ĉu UTE eksiĝu de UEA. Ni ja diskutos tiun ĉi ideon dum la 24a TEK.
Nigruloj kiuj ni estas, ankaŭ ni cerbumas kaj celas la disvolviĝon de nia spirito, animo kaj kontinento.
Mi deziras ĉion bonan al vi.
Feliĉan Novjaron 2017
Kokou Evienyéame ATTAGLO, eliranta prezidanto de UTE.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0500 s s 
  Total: 0.0654 s s