Esperanta Civito

Forumanoj ekde aprilo 2017: unua listo


La Konsulo de la Esperanta Civito ricevis kaj diskonigas la subajn informojn pri la konsisto de la Forumo ekde aprilo 2017 (post la fermo de la inaŭgura parlamenta sesio).

Esperanta PEN-Centro: c-anoj Koffi Gbeglo kaj Jarl Hammarberg, elektitaj de la ordinara Asembleo en Budapeŝto, 3 aŭgusto 2016.

Esperantista Domo de Kulturo "Ivan Kirĉev": c-inoj Milena Makaveeva kaj Ivaniĉka Maĝarova.

Heroldo de Esperanto: c-ano Fernando Pita kaj alia komunikota de la redakcio.

Kooperativo de Literatura Foiro: la prezidanto de LF-koop (c-ino Perla Martinelli) kaj alia elektota de la Ĝenerala Asembleo en Ĉaŭdefono, 14 aprilo 2017.

Kultura Centro Esperantista: la vicprezidanto de KCE (c-ino Elisabeth Amstad) kaj alia elektota de la ordinara Asembleo, 15 aprilo 2017.

Literatura Foiro: du reprezentantoj elektotaj de la redakcio kaj ratifotaj de la Ĝenerala Asembleo de LF-koop en Ĉaŭdefono, 14 aprilo 2017.

Societo Paco Solidareco: c-ano Alphonse Waseka kaj alia elektota de la venonta ordinara Asembleo.

La forumano de Laborista Esperanto-Rondo en Padovo, c-ano Giancarlo Rinaldo, anoncis la ĉeson de la establo. La Forumo konstatos okaze de la inaŭgura parlamenta sesio.

Por submeti al la venonta Foruma sesio eventualajn aliĝpetojn al Pakto, la Konsulo devas ricevi ilin antaŭ la 10a de marto 2017.

[HeKo 628 7-C, 30 dec 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0603 s s