Esperanta Civito

"La infana raso" deklamita de William Auld


LF-koop estas produktanta duoblan KD-on kun la tuta teksto de "La infana raso", deklamita de William Auld, kun interesa kaj aparta muzika fono por ĉiu ĉapitro. Auld surbendigis sian ĉefverkon en ekskluziveco por LF-koop en 1999. La produktado realiĝis parte en Meksiko parte en Eŭropo, okaze de la 50a datreveno de la unua eldono.

La kompaktajn diskojn akompanas libreto kun la verko kaj notoj de la aŭtoro. Enkonduke al la verko aperas la intervjuo (ekzistanta ankaŭ kiel vidbendo) kiun Giorgio Silfer faris al Bill kaj Meta Auld en Milano, en 1998. La intervjuon premiere publikigis "Literatura Foiro" en decembro 2004. La grafikon prizorgis Perla Martinelli, la surbendigon Jorge Manrique.

La surmerkatigo de la nova produkto de LF-koop okazos ĉi-somere. Unuopaj antaŭmendoj ricevas 10-procentan rabaton, kaj 20-procentan se la kliento posedas LF-kooperativan akcion aŭ havas la esperantan civitanecon: LF-koop, CP 928, CH-2301 La Chau x-de-Fonds, Svislando, <lf-koop @ esperantio.net>, aŭ tra nia redakcio.

[HeKo 326 8-C, 25 mar 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0576 s s