Esperanta Civito

En JARTE ateliero pri la naŭa arto

Daniele Binaghi kaj Tihomir Lovriĉ gvidos atelieron pri la naŭa arto dum Junulara Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, organizata de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 16-21 julio 2017, sub la aŭspicio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj sponsorita de la Esperanta Civito.

Diskuto pri bildliteraturo, enkonduko al la redaktado kaj desegnado de bildstrioj, projekto RoMEo, ktp estos en la fokuso de la ateliero. Preparonte ĝin c-ano Lovriĉ el Kroatio flugos al Angulemo (Francio) por viziti la Internacian Festivalon de la Bildstrio, ĉi-monatfine.

Pli frue li gastos ĉe la literatura kafejo de Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto, 19 januaro 2017, por prezenti kun la aŭtoro de la teksto, sen. Giorgio Silfer, la enhavon de la desegnata albumo "Esperantio vivas".

Pri JARTE informas: kce ĉe esperantio.net

[HeKo 630 2-B, 9 jan 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0581 s s