Esperanta Civito

Asembleoj de paktintoj en printempo 2017


Esperanta Naturamikaro havos sian ordinaran Asembleon en Malago, vendredon la 17an de marto 2017, ekde 18h00 ĉe la naturamika Esperanto-Domo. En la tagordo reliefos la kunlaboro kun la tegmentaj organizoj NFI en Vieno kaj junulara movado en Prago.

Estas rimarkinde, ke ĉi-lasta funkcias memstare ekde la 1970aj: ĝia modelo taŭgus por TEJO, kun kiu ĝi havas bonajn rilatojn. Efektive, danke al sia sendependeco (kaj adreso en alia lando) la naturamika junularo evitis lastatempe la gravajn administrajn problemojn de NFI, kies membraro ŝrumpis de preskaŭ 500.000 al 350.000, interalie.

Kultura Centro Esperantista havos sian ordinaran Asembleon en Ĉaŭdefono, vendredon la 14an de aprilo 2017, ekde 14h30 ĉe la Esperanto-Domo. En la tagordo reliefos la kongresaj projektoj por la nuna kaj la venonta jaro: KCE organizas Junularan Artan Renkonton Transnacian en Esperanto (16-21 julio 2017), sub la aŭspicio de TEJO, kaj ĵus invitis Internacian Junularan Kongreson por 2018.

Kooperativo de Literatura Foiro havos sian ĝeneralan Asembleon en Ĉaŭdefono, sabaton la 15an de aprilo 2017, ekde 14h00 ĉe la Esperanto-Domo. En la tagordo reliefos la eldona produktado, post la vendo de "Heroldo de Esperanto" al brazila entrepreno.

Kvankam ne jam kunvokitaj, la asembleoj de Esperanta PEN-Centro kaj Feminisma Esperanta Movado probable okazos dum JARTE.

(HeKo 630 6-B, 14 jan 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0369 s s 
  Total: 0.0509 s s