Esperanta Civito

Geopolitikaj paradoksoj post la brita secesio


Dum la venontaj tagoj la Vickonsulo de la Esperanta Civito dediĉos apartan atenton al geopolitika analizo sep monatojn post la referendumo kiu decidis la eliron de Britio el Eŭropa Unio. Ni anticipas la gvidlinion de tiu analizo, kiun povas ankoraŭ influi okazantaj/ontaj eventoj, kiel la vojmapo prezentota de s-ino May, la rezulto de la elektoj por la prezidanto de la EU-Parlamento, la unuaj deklaroj de la ĵusa usona prezidento, ekzemple.

La temon la Vickonsulo traktos dum publikaj esperantlingvaj aranĝoj: la inaŭguro de la nova Orienta Legacio en Budapeŝto (19 januaro 2017, 17h30), renkonto kun Esperantianoj en la Okcidenta Legacio en Bruselo (23 januaro 2017, 18h15) kaj prelego kun debato ĉe Roma Esperanto-Centro "Luigi Minnaja" (30 januaro 2017, 18h30).



Ni festas la Eŭropan Tagon la 9an de Majo, ĉar post ĝi venas la 10a. Tiu ĉi estas pli ol lapalisa konstato: la 10an de majo 1950 falis la limdato fiksita de Usono por ke Francio interkonsentu kun Okcidenta Germanio pri deklaro, kiu envolvu la venkitan potencon en nova itinero. La 9an de majo 1950 fine ekestis la deklaro Schuman, laŭ la nomo de la franca ministro pri eksteraj aferoj. De tie originas Eŭropa Unio, kiu evoluis ĝis nun laŭ relo paralela al tiu de NATO. Ne hazarde la orienteŭropaj eksSEVaj ŝtatoj unue aliĝis al NATO, kaj nur poste al EU. Kaj la ukrajna problemo, inkluzive de la krimea kodicilo, estas segmento de ĉi tiu linio, momente paŭzanta.

Malgraŭ la bonaj intencoj de la spiritaj patroj de la eŭropa integriĝo, ĉi tiu progresis sub la kondiĉo ke ĝi ne koliziu kun la transatlantika geopolitiko. En tiu perspektivo la aliĝo de Britio al EU faris el Londono la plej fidindan partneron por kontroli la evoluon de la akso Parizo-Berlino, kies magneto tro orientiĝus al bonaj rilatoj kun Rusio. La brita secesio, kiun s-ino May anoncas kiel senkompromisan, kompromitas ĝuste la geopolitike privilegian rolon de Britio: ĝi ja ne konvenus al Usono. Tiu ĉi estas la unua paradokso.

Eble la membroŝtatoj inter Germanio kaj Rusio transprenus tiun rolon; sed ankaŭ tie ne mankas paradoksoj -- vidu la flirtadon de la nuna Hungario al Rusio. Des pli flirta ŝajnas la politiko de Usono, laŭ la deklaroj (ofte redimensiigitaj) de sia nova prezidento; kio aldonas paradokson al paradokso, ĉar se la negativa reago de Obama post la referendumo respondis al klara logiko, la aplaŭdo de Trump al Brexit kaj lia ŝato al Putin restas en plena kontraŭdiro.

Kia la sorto de la esperanta popolo, en tiu riĉe paradoksa situacio? Kiel diasporo, la esperantistaro delonge kutimas troviĝi ambaŭflanke. (...)

(Giorgio Silfer)

Legu pli en "Heroldo de Esperanto"

(HeKo 630 9-E, 17 jan 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0125 s s(22 Requests)
  PHP: 0.2205 s s 
  Total: 0.2330 s s