Esperanta Civito

Vladimir Samodaj kaj Giorgio Silfer en Bruselo


Esceptaj gastoj ĉe la konversacia rondo de Brusela Esperanto-Grupo ĉi-semajne. Sed dum prof. Giorgio Silfer ofte vizitas la belgan ĉefurbon pro okupoj profesiaj kaj reprezentaj, unuafoja kaj unika (espereble ne ununura) estis la ĉeesto de la 82-jara poligloto Vladimir Samodaj el Odeso.

Tio donis la okazon paroli pri la du plej famaj leteroj de Lazaro Ludoviko Zamenhof, la Epistoloj al Odeso, pri kiuj neniu el la ĉeestantoj (inkluzive de s-ro Samodaj kaj de tamen flue parolantaj esperantistoj) sciis ion. Aŭ oni sciis pri la legendo ligita al la unua el ili, tiu al Sinjoro B. (identigita per Borovko), ĉar ĝin transdonis pluraj historiaj verkoj, precipe la biografio verkita de Edmond Privat "Vivo de Zamenhof".

C-ano Silfer estis invitita detale prezenti kielojn kaj kialojn de tiuj leteroj, kion li faris tre atentokapte, ankaŭ larĝigante la diskuton al la leteroj destinitaj al Michau x, Schneeberger kaj Javal, kiuj kompletigas la duan odesan epistolon (tiun al Kofman).

Neatendita sed tre interesa enkonduko al la centa datreveno de la morto de la Majstro.

(HeKo 632 4-A, 28 jan 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0552 s s