Esperanta Civito

Al lingvo bona estu siglo bona


Esperanto-movadoj pli kaj pli ofte partoprenas en mondkongresoj de tegmentaj neesperantistaj organizoj. Tiam leviĝas du demandoj: la tuja rekoneblo kaj la eventualaj alparoloj.

Se la subjekto membras en la Pakto, aŭ estas la Esperanta Civito mem, ĝi rifuzas siglon ne klare kaj tuj rilatan al nia lingvo. En la PEN-mondkongreso nia delegacio estas ĉiam markita per "PEN Esperanto" aŭ simple "Esperanto": tial ĝi kutime sidas inter "English PEN" kaj "Eesti PEN". En la naturamikaj konferencoj nia delegacio postulis "Esperanta Naturamikaro" tuj super "(Spanien)". Dum UNPO-aranĝo rezultas "Esperanta Civito". En alies konferenco necesis mallongigo, kaj tiam nia delegito proponis ESPERANTiO (kun minuskla i). Ĉiam la lingvo estas rekonebla: raŭmismo ne hontas pri la radiko "esperant-".

La samo ne okazas ekster la Pakto. Sur la markilo legeblas jen UEA, jen TEJO, jen alio, sed kiuj (kon)scias pri la signifo de tiu E, krom la esperantistoj?

La delegitoj alparolas la kunvenon, certe en deviga laborlingvo, kaj preskaŭ neniam esperanto rolas kiel laborlingvo. Se ĝi rolas (kiel en Nitro dum eŭropa konferenco), la raŭmisto nepre uzas ĝin: ja ekzistas samtempa interpretado. Kiu uzas alian laborlingvon, eĉ se esperantisto, tiu ne estas raŭmisto.

Se la laborlingvo estas nur la angla, ne eblas elekto; sed se eblas alia, la raŭmisto elektas alian, principe la francan, pro specifa normo en la Civita Konstitucio.

La alparolo ne devas esti pledo por esperanto; tamen ĝi povas referenci, ekzemple per cito de proverbo aŭ aforismo, al la esperanta kulturo, kun indiko pri la fonto -- citaĵo kadre de la specife traktata temo.

Dum la ECOSOC-konferenco antaŭ du tagoj en Nov-Jorko, afrika delegito parolis france, kaj ofte menciis la rolon de la francophonie. Baldaŭ poste intervenis la delegito de TEJO, en flua angla lingvo, brile pledante por subvenciado al junularaj organizoj. Ke la afrikano estas franclingva, kaj ke ekzistas vasta franclingva komunumo, ĉiuj komprenis kaj memoros. Ke TEJO havas specialan laborlingvon nomatan "esperanto", kaj ke tiun lingvon parolas unika diasporo, neniu eksciis. Kaj tamen ambaŭ diris ion interesan; sed kun pluso nur ĉe la francisto.

Kompreneble restas la ebleco paroli pri nia lingvo dum paŭzoj, lunĉoj, koridoraj manovroj. Sed profunda estimo al ĝi estas perceptebla nur el la pli frue priskribitaj kazoj. Ankaŭ tio montras diferencon inter raŭmismo kaj alioj, en Esperantio.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 632 7-A, 2 feb 17]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0556 s s