Esperanta Civito

Literatura kafejo en Budapesto skajpe alirebla


Naŭ personoj estas jam kuplitaj al specifa adreso, kiu ebligos ilian skajpan konekton al la literatura kafejo, organizata de Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto. Ili estas preskaŭ ĉiuj membroj de Esperanta PEN-Centro, tial ke ĉi-lasta aŭspicias la aranĝon.

La venonta literatura kafejo disvolviĝos en telematike ekipita salono, ĉe la sama adreso de la Orienta Legacio de la Esperanta Civito, ĵaŭdon la 16an de februaro 2017. Ĝia temo ne estos la prezento de nova libro, sed diskuto pri interlingvistiko kaj esperantologio ĉe universitato Adam Mickiewicz en Poznano. Alestos, fizike aŭ skajpe, docentoj kaj studentoj de tiu kurso.

Alia novaĵo estas la horo: ne plu je 17h30, sed je 18h15; en la nuna sidejo ne estas plu la tempa restrikto kiu karakterizis Landan Fremdlingvan Bibliotekon, kie cetere ne eblas aranĝi la skajpan kontakton, male al ekde nun ĉe la Orienta Legacio.

Por enskribiĝi kaj sekvi la diskuton skajpe vi povas turni vin ankaŭ al nia redakcio.

(HeKo 633 6-B, 11 feb 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0665 s s 
  Total: 0.0824 s s