Esperanta Civito

Programo 2017 de la Esperantista Kulturdomo en Bulgario


La Esperantista Kulturdomo "D-ro Ivan Kirĉev", Razgrado (Bulgario), anoncas sian programon por 2017.

Marto 06
Festa virina kunveno pri "La virina batalo por paco, justeco, tolereco, virinaj rajtoj kaj kontraŭ perforto".
Inspirite de artikoloj en la revuo "Femina".

Aprilo 03
Renkonto kun humuristo kaj satiristo el urbo Dulovo: Ivan Stojanov.
Aprilo 28-30
Partopreno en la 69a kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio, en Trojan.

Majo 08: JARKUNVENO.

Junio 09-11
Esperantista Krea Renkontiĝo ABRITUS-17:
- prezento de la nova hajko-poezia libro de Ivaniĉka Maĝarova "Araneaĵoj";
- rezultoj de la internacia literatura konkurso EKRA-17:
- rezultoj de la nacia konkurso por traduko 2017.

Julio 26
Ni festas la preson de la Unua Libro:
legomaratono el la romano "Ŝtelisto de persikoj", okaze de la 110a datreveno de Emilijan Stanev.

Septembro 01
Malfermo de la novaj lernojaro kaj artsezono (160a datreveno de Antoni Grabowski).

Oktobro 02
Internacia Tago de Poezio kaj Muziko:
jubileo de la elstara bulgara esperantisto, verkisto, ĵurnalisto, tradukisto, eldonisto kaj poligloto Nikolao Stranĝanski.

Novembro 18
Pri nia sano - prelego "Filozofio kaj homeopatio".

Decembro 05-20
Ni festas la jubileojn de esperanto-verkistoj: Kabe, Mihalski, Tárkony, Sadler;
la centjariĝon de la forpaso de L. L. Zamenhof;
kaj niajn jubileulojn.

Adreso: strato Sveti Kliment 36, ap. 1, BG-7200 Razgrad.

(HeKo 633 7-B, 12 feb 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.0547 s s