Esperanta Civito

Baroncelli, Silfer, Wunsch-Rolshoven preparos niajn kadrojn


D-ro Leonardo Baroncelli (emerita ambasadoro, interalie ĉe UN), prof. Giorgio Silfer (iama parlamenta ataŝeo kaj estro de ministra kabineto) kaj Louis Ferdinand von Wunsch-Rolshoven (fakulo pri informado kaj publikaj rilatoj) gvidos la unuan kurson pri la formado de Civitaj kadroj, ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, 23-29 julio 2017.

La kurso, koincide kun la Esperantologia Fakultato de KCE, pritraktos diversajn temarojn: internaciaj organizoj, Afriko (Baroncelli), informado, publikaj rilatoj (Wunsch-Rolshoven), asemblea tekniko, geopolitiko, mediacio (Silfer). Ambasadoro Baroncelli sin esprimos en la itala, kun tuja postinterpretado al esperanto. La aliaj nur en la transnacia lingvo.

La filozofio de la kurso kaj la celata partoprenontaro estas legeblaj en HeKo 634 9-C. Limdato por la aliĝoj: 30 junio 2017. Informas: kce ĉe esperantio.net

(HeKo 636 1-C, 3 mar 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0565 s s