Esperanta Civito

Aŭstria PEN-Klubo festas jubileon per esperanta balado


Okaze de la sepdeka datreveno de sia fondo Aŭstria PEN-Centro invitis la gekolegojn tra la tuta mondo sendi filmeton kun deklamata poemo en la respektiva lingvo.

La Esperanta PEN proponis profesian registraĵon faritan de Sauro Santinelli en Belgio antaŭ trideko da jaroj, kie Nikolin' kantas la baladon "La esperanto-knabino", originale verkitan de Giorgio Silfer laŭ melodio tiucele komponita de Gerardo Tarallo. La Aŭstria PEN entuziasme akceptis, des pli ke por la Nobel-premio laŭmodas la kanzonistoj.

La 33-turna disko "La esperanto-knabino", daŭre mendebla ĉe LF-koop, enhavas la baladon en du versioj (c-ano Silfer verkis ĝin ankaŭ en la franca), la fablon "La bona formiko" kaj la lulkanton "Serena lulkanto", ankaŭ produktitajn de Tarallo-Silfer. Ili estas tre taŭgaj por la specife esperanta kulturo.

En 2000 "La bona formiko" estis selektita por disko kun kantoj por infanoj, en la dek tri lingvoj plej parolataj en Valonio (inkluzive de la valona varianto de la franca). La disko estis distribuita en ĉiuj elementaj lernejoj, kaj laŭ la indikoj de la infanoj la plej ŝatata kanto estis ĝuste tiu en esperanto, per la voĉo de Nikolin'.

La kontribuo al la festo de Aŭstria PEN-Centro situas en la etoso de la Monda Tago de Poezio, 21 marto 2017.

(HeKo 638 1-B, 18 mar 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0547 s s