Esperanta Civito

TEJO admonas pri kondutnormoj por samseksemuloj


La TEJO-prezidinto kaj nuna kadro
Łukasz Żebrowski aperigis en retejo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo la kondutnormojn kiuj, interalie, validos por samseksemuloj dum la Internacia Junulara Kongreso en Togolando. Jen ili:

La kongreso okazas en Togolando, do evidente validas tie leĝoj de Togolanda Respubliko. Ene de la kongresejo ni estos solaj -- nur Esperantistoj. Tio signifas, ke tie ni estos pli liberaj ol ekster la kongresejo.
Ni povas konduti tiel, kiel ni taksas akcepteble, vestiĝi kiel ni volas kaj tiel plu. Ni tamen zorgu ke nia libereco restu ene de la kongresejo, kiu estas sufiĉe granda kaj ĉirkaŭbarita tereno -- kaj por nia komuna sekureco kaj por ke ni ne kaŭzu problemojn al niaj bonvolemaj gastigantoj (ni zorgu, ke la reputacio de la lernejo ne estu damaĝita).

Ekster la kongresejo esperantuja libereco kaj internaj reguloj ne validas. Validas leĝo de Togolanda Respubliko kaj ties kutimoj. Oni devas konduti dece laŭ la lokaj kondiĉoj. Tio tuŝas ne nur samseksemulojn, kiuj ekstere ne montru sian samseksemecon. Ĝenerale ekstere ni ĉiuj kondutu kaj vestiĝu pli dece kaj pli modeste.

Se temas pri personoj, kies transgenreco estas klare rimarkebla, ni devas honeste diri, ke ili ne nepre povas senti sin komforte en la stratoj de Togolando. Kvankam ne estas risko, ke transgenruloj povus esti arestitaj aŭ punitaj, tamen ili povus konfrontiĝi kun primokoj aŭ insultoj surstrate. En tiaj kazoj eblaj solvoj estas aŭ nevidebligo de transgenreco aŭ restado en la kongresejo dum la daŭro de la evento. Ĉiukaze ni petas kontaktiĝi kun la organiza teamo por pritrakti tion kaj organizi por vi sekuran kaj komfortan ĉeeston. Ni kore pardonpetas por malsimpleco de la situacio, sed bedaŭrinde en povo de organiza teamo estas nur tio, kio okazas ene de la kongresejo.

IJK estas publika junulara aranĝo dum kiu oni ankaŭ fotas kaj filmas. Aliĝante al la aranĝo vi akceptas aperi en fotoj kaj filmoj, kiuj poste povos esti publikigitaj, krom se vi eksplicite, skribe sciigos la organizantojn plej malfrue kiam vi subskribas ĉi tiun regularon (en la aliĝilo).

Aliĝante al la kongreso vi devas akcepti ĉiujn tiujn kondiĉojn. Kaze de ajnaj problemoj dum la kongreso, bonvolu kontakti la organizantojn.

En kazo de klara miskonduto dum la aranĝo la organizantoj havas la rajton ekskludi vin de la aranĝo kaj tereno.

(el la oficiala IJK-retpaĝo)

(HeKo 638 2-A, 19 mar 17)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0562 s s