Esperanta Civito

Europo de traktato sen teksto al politika spagato


La ĉefministro de Britio elektis la finon de marto, koincide kun la 60a datreveno de la Traktato de Romo, por liveri la "demisian leteron" de la plej gravaj insulanoj el la kontinenta Eŭropa Unio. Tial mi ekmemoris pri interesa historia anekdoto, kiun mi aŭdis el la buŝo de eksministro Giulio Andreotti dum renkonto en Milano, ankoraŭ en la pasinta jarcento.

En 1957 la eŭropaj politikistoj vojaĝis fervoje, kaj la aranĝo por la subskribo de la Traktato ne estis prokrastebla. Sed tagon antaŭ la ceremonio la volumo kun la Traktato ne estis trovebla. Ne estis trovebla, ĉar ĝi ne ekzistis! Kio okazis? Francio insistis ke la Traktato estu kompostita kaj presita en Parizo, ĉar oni ne fidis la kompetenton pri franca ortografio ĉe ne francoj. Sed la presejo komplete paneis, kaj neniu volumo atingis Romon. Ĉiuj subskribontoj riskis resti kun fontanplumo prance en la mano...

Tiam intervenis "il divino Giulio". Li rapide presigis ĉe roma bindejeto nur la unuan kaj la lastan duonoktavojn de la Traktato, praktike nur la frontispicon kaj la liston de la subskribontoj. Inter ili li enkudrigis plurajn duonoktavojn tute blankajn, el same luksa papero kiel la du inke tuŝitaj. La bindisto prizorgis la kovrilon el ledo, kaj gravuris la esencon per orumitaj literoj. La eta ateliero laboris dum tuta nokto, kaj matene tre elegantaj volumoj atendis la ŝtatestrojn. Kiuj subskribis ion similan al... ĉeko en blanko!

Nu, prefere ĉeko en blanko ol senmona ĉeko... komentis Andreotti, kun sia kutima ironio. Sed pli ol pruvi la elturniĝemon de la itala popolo, la (tute vera) anekdoto atestas realan metaforon: la patroj (bedaŭrinde sen ge-) de tio, kio iĝos Eŭropa Unio, sciis de kie ili startas kaj kien ili celas (almenaŭ svage), sed la itinero inter la Unua Libro kaj la Fina Venko estis tute inventota. Kaj danke al la angloj (ĉar skotoj, nordirlandanoj kaj okcidentaj kimroj ne konsentas) la "fina venko" de Eŭropo iĝis neatingebla; almenaŭ dum ĉi tiu epoko.

(Giorgio Silfer)

Legu pli en "Heroldo de Esperanto"


[HeKo 639 3-E, 30 mar 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0717 s s 
  Total: 0.0865 s s