Esperanta Civito

TEJO eksigas kvin komitatanojn


En decembro 2016 la Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo aprobis amendon en sia ĝenerala reglamento, laŭ kiu la komitatano estas aŭtomate eksigita, se li/ŝi ne partoprenas tri sinsekvajn voĉdonojn.

Tri voĉdonoj okazis jam en 2017, kaj la normo faris la unuajn kvin viktimojn: hodiaŭ estis eksigitaj la benina Bernard Gnancadja, la irana Hamed Sufi, la hungara Sarolta Bagó, la meksika Victor Iván Sombras Argüelles, la ĉina Xiaotong Zhang.

"La nova normo, unuafoje aplikita en TEJO, estas legitima, sed malkongrua kun plena demokratio" opinias sen. Giorgio Silfer, Vickonsulo de la Esperanta Civito. "Tamen al TEJO ne mankas gravaj kamaradoj, ĉar ĝenerale skandinavoj kaj anglosaksoj ne komprenas la koncepton de nepartopreno en baloto, kaj konfuzas ĝin kun sindeteno".

Efektive en asembleo eblas kvar tipoj de voĉoj: pora, kontraŭa, sindetena kaj foresta. La sindetenoj validas por kalkuli la kvorumon, la forestoj ne: eblas ke la bezonata kvorumo estas (ekzemple) dek kvar voĉoj; dek tri poras la proponon kaj unu kontraŭas; se tiu opoziciulo restas en la asembleo kaj voĉdonas, la propono aprobiĝas; se li eliras, la propono falas pro manko de kvorumo.

Tial, laŭ prof. Silfer, "la aŭtomata eksigo pro ne partopreno en baloto estus jura eraro, kvankam ne kontraŭleĝa: simple, ĝi anstataŭigas voĉrajton per voĉdevo, kiel okazas por la ĝeneralaj elektoj en pluraj landoj (ekzemple Belgio, se la leĝo restis la sama kiel antaŭ dudeko da jaroj)".

[HeKo 639 8-A, 3 apr 17]

La prezidanto de TEJO Michael Boris Mandirola komentarias:

Laŭ la reglamento, "Komitatano kiu ne partoprenas tri sinsekvajn etajn voĉdonojn estas konsiderata kiel demisiinta." Persista malpatopreno en la voĉdonoj estas silenta esprimo je malintereso pri la posteno, konsiderebla kiel demisio.

Osmo Buller komentarias:
La eksigo de TEJO-komitatanoj estas kontraŭleĝa kaj sekve malvalida, ĉar ĝi ne baziĝas sur difino en la statuto de TEJO, kiu cetere eĉ ne difinas laŭ kiuj kriterioj la komitatanoj estas elektataj.

C-ano Giorgio Silfer komentarias:
Tial ke TEJO estas registrita en Nederlando, la normo estus kontraŭleĝa, se ĝi kontraŭus la nederlandan kodon. Mi ne konas la nederlandan kodon, sed en aliaj landoj influitaj de simila juro (ekzemple en Svislando) ĝi ne estus malkongrua. La afero estas simpla: se neniu "demisiinto" kontestas sian eksigon, la normo validas jam "de facto",

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0463 s s 
  Total: 0.0611 s s