Esperanta Civito

Naa vostofrapo kontraŭ la sendependeco de TEJO


"Pro intereso mi ĵus kontrolis ĉe la Komerca Ĉambro kaj eksciis, ke la statuto de TEJO ne estas registrita tie, sed TEJO estas asocio kun limigitaj juraj rajtoj same kiel antaŭe" publike anoncis s-ro Osmo Buller, ne plu salajrata direktoro, sed eble jam pensie regalata inkvizitoro. Kaj li aldonas sian interpreton: "Tio povas signifi, ke la statuto ne estis akceptita de notario, sed ankaŭ povas temi pri la sama administra lamado de TEJO, pri kiu alia lastatempe priparolita ekzemplo estas la manko de buĝeto por la nuna jaro, kvankam jam estas aprilo."

Tuj la opozicio interna al UEA levis la kapon. Eĥis la konata antiraŭmisto Didi Weidmann, UEA-komitatano en Svislando: "Tio estas pli ol simpla skandalo, kaj estas pruvo, ke estis absolute nerespondeca decido lasi iri TEJO-n al <sendependeco> flanke de UEA." Informinde pro kronikodevo: s-ro Weidmann estas kondukanta al bankroto sian landan asocion, per la pli kaj pli deficita eldono de plurlingva gazeto grandformata; tiel atestas la asocia kasisto mem, s-ino Oxana Grazhdanova.

Prezidanto Michael Boris Mandirola precizigas: "Jam antaŭ pluraj monatoj la ĝenerala direktoro de UEA estis petita prizorgi la plenumon de la statuto ĉe notario, sed bedaŭrinde la afero ankoraŭ ne pretas." Do la administra lamado estus ĉe UEA. Sed kie paŭzas la tuta procezo?

"La statuto estas nun ĉe notario. Tiu ne rimarkigis ajnan problemon pri ĝi; cetere, alia notario estis konsultita pasintan printempon dum ĝia preparo" respondas la prezidanto de TEJO. "Mi esperas ke tio okazos en plej baldaŭa tempo, sed bedaŭrinde mi ne ricevis klaran tempoperspektivon. Dume ĝi validas interne, sed ne por eksteraj instancoj."

La prezidanto replikas rekte al UEA-komitatano Buller: "S-ro Buller jam kaŭzis sufiĉe da problemoj al TEJO kaj krome montris sian principan malpozitivan sintenon al la nuntempa TEJO, tial mi ne kredas ke liaj asertoj devus esti serioze konsiderataj."

Specife pri unu el tiuj asertoj, s-ro Mandirola emfazas ke "la reglamentoj kovras kaj reguligas tion kio ne estas difinita aŭ specifigita en la statuto. Kaj ne estas en la statuto ajna artikolo kiu diras ke komitatanoj ne povas perdi sian komitatanecon dum la mandato. Cetere ĉi tiu regulo (aprobita de la Komitato en decembro 2016 per abunda plejmulto), laŭ kiu komitatano ne partopreninta en tri sinsekvaj voĉdonoj estas konsiderata kiel demisiinta, funkcias kvazaŭ la jam delonge valida regulo ke komitatano ne aliĝinta al TEJO kiel individua membro aŭtomate perdas la postenon, en kazo de kontrolo."

Efektive la regulo de la aŭtomata eksiĝo/eksigo pro nepartopreno en voĉdonoj ekzistas ankaŭ en la statuto de la Akademio de Esperanto (artikolo 13), nia plej antikva lingva institucio. Tamen ĝi neniam estis aplikita, malgraŭ efektivaj kazoj (ekzemple la trapiste silenta ak. John Wells, en la 1990aj). Kontraste, en la Lingva Komitato de Esperantio la nepartopreno en baloto estas kalkulata kiel nea voĉo (artikolo 7 de Lex Academica): do ne ekzistas efektivaj nepartoprenoj.

Ankaŭ en la Forumo de la Esperanta Civito eblas perdi la membrecon: sufiĉas manko de senkulpiĝo pro nepartopreno en du sinsekvaj sesioj, por ke paktinta establo estu konsiderata kiel ĉesinta. Tamen la sama normo ne ekzistas ĉe la Senato: senatano povas eĉ neniam aperi en la kunsidoj, sen ajna risko perdi la seĝon, sed jes perdi sian reputacion ĉe la esperanta popolo.

[HeKo 639 9-A, 4 apr 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0562 s s