Esperanta Civito

Unua numero de Heroldo eldonita de Lexus


Post trimonata atendo aperas la unua numero de "Heroldo de Esperanto" en 2017, unua produktita de sociala grupo Lexus en Brazilo, sub la direkto de Fabrício Valle. Tiu ĉi numero estas 12-paĝa.

HdE estas ne nur administrata, sed ankaŭ presata ekster Eŭropo, unuafoje en sia baldaŭ centjara historio. La gazeto fondita en Kolonjo (aprilo 1920) eliris el propra presejo (konfiskota de la nazia reĝimo) ĝis 1936 en Germanio; poste en Nederlando ĝis 1961, kiam Teo Jung vendis ĝin al ges-roj Fighiera. De tiam ĝi aperadis en Belgio, Hispanio, Italio.

Ekde 1997 dum dudek jaroj, zorge de la nova eldonejo kaj proprietulo LF-koop, HdE estis administrata en Svislando kaj presata alilande: Italio ĝis 1998, poste Bulgario. Ankaŭ ĉe Lexus la administrejo kaj la presejo ne koincidas geografie: la unua situas en Goianio, la dua apud San-Paŭlo.

Unuafoje HdE havas virtualan varianton: ĝi estas legebla kaj rete kaj papere.

[HeKo 640 1-B, 6 apr 17]

Reta abonanto komentarias:

Ĉu vere temas pri HdE? Ĝi ŝajnas grandformata kuzo de la magazino "Monato", turnita al Esperantujo, sed ne multe. Interalie malaperis la loka kroniko, kun raportetoj el la diversaj landoj. Tiusence la nuna "Ondo de Esperanto" estas pli simila al la tradicia HdE, ol la nuna HdE. Sed almenaŭ la unua numero ĉe Lexus finfine aperis. Bonan daŭrigon!
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0119 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0565 s s